Teatro Petőfi (Sopron)
Teatro Petőfi estas impona konstruaĵo, teatro en urbo Sopron, en la urbocentro.
Teatro Petőfi | |||
---|---|---|---|
teatrejo | |||
Bazaj datoj | |||
Tipo | Teatro | ||
Konstrustilo | secesia arkitekturo vd | ||
Arkitekto | István Medgyaszay vd | ||
Malfermo | 1840 | ||
Rekonstruo | 1909, 1969-1975, 1992 | ||
Teĥnikaj datoj | |||
Sidlokoj | 900 | ||
Adreso | |||
Lando | Hungario vd | ||
Situo | Sopron | ||
Situo | |||
Geografia situo | 47° 41′ 3″ N, 16° 35′ 17″ O (mapo)47.68427116.58795Koordinatoj: 47° 41′ 3″ N, 16° 35′ 17″ O (mapo) [+] | ||
| |||
Historio
redaktiLa unua hungara teatra trupo havanta masonitan teatron ekludis en Sopron en 1769. La tiama teatro pli frue estis muelejo. Pli nova konstruaĵo por teatro estis konstruita en 1840, kiu en 1909 estis plene trakonstruita kaj modernigita fare de István Medgyaszay. Tiam oni profitis ferobetonon, kiel same en Teatro Petőfi (Veszprém). La teatro havis 900 sidlokojn kaj trietaĝan galerion. Inter 1969-1975 kaj en 1992 pli novaj renovigoj okazis.
Teatrestroj (elekto)
redakti- István Mikó (aktoro) (1991-2002)
- Péter Valló (2002-2003)
- Tibor Szilágyi (2003-2007)
- Ilona Darvasi (2007-2012)
- András Pataki (2012-)
En la teatro aktoradis aŭ aktoradas inter ili Ilona Bencze, Péter Benkő, István Bujtor, Mór Ditrói, Péter Dóczy, Árpád Gyenge, Péter Huszti, Ildikó Hűvösvölgyi, Ildikó Keresztes, Gábor Koncz, Mária Kőrösi, Anikó Molnár, József Nádassy, Margit Nádory, Ildikó Piros, kaj László Szacsvay.