DITRÓI Mór; Himmelstein [ditroi] estis hungara aktoro, reĝisoro kaj teatrestro naskiĝinta la 5-an de oktobro 1851 en Koloĵvaro kaj mortinta la 16-an de februaro 1945 en Budapeŝto. Lia edzino estis Mari Eibenschütz.

Mór Ditrói
Persona informo
Naskonomo Himmelstein Móric
Naskiĝo 5-an de oktobro 1851 (1851-10-05)
en Kluĵo
Morto 16-an de februaro 1945 (1945-02-16) (93-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo • ELTE Faculty of Humanities
Familio
Edz(in)o Mari Eibenschütz
Okupo
Okupo aktoro • reĝisoro • teatrestro
vdr
Memortabulo pri Mór Ditrói

Kariero redakti

Mór Ditrói debutis en 1874 en la teatro de Koloĵvaro, ekde 1880 li ludis en la trupo de Ignác Krecsányi en Kassa, kie li ankaŭ reĝisoris. En 1881 li laboris en la Népszínház kaj en la sekvanta sezono en Debrecen, inter 1883–1885 en Szeged, poste en Nagyvárad, Sopron, Székesfehérvár, Szabadka. En 1887 li fondis la Aktorkooperativon Thália. Ekde 1887 ĝis 1896 li estris la teatron de Koloĵvaro, kie li en 1891 aranĝis Magyar Ciklus (Hungara Ciklo), en 1894–95 Shakespeare-ciklon. En 1896 li dungiĝis al Ferenc Beniczky kaj iĝis ĝia artdirektoro. En 1916 li pensiuliĝis, sed en 1917–18 li helpis Artúr Bárdos en la Teatro Belvárosi, en 1921 li reĝisoris, en 1922 li ludis en Teatro Renaissance, poste en Teatro Magyar. Al nomo de Ditrói ligiĝas la fondo de Aktorlernejo de la Gaja Teatro, kiu ekde 1903 (ĝis 1917 estrite de Ditrói) sub nomo de Országos Színészegyesület Színészképző Iskolája funkciis. Inter 1902 kaj 1922 li estis afergvidanta prezidanto de Országos Színészegyesület, poste ankaŭ kiel vicprezidanto agadis. Li estis framasono.

Elektitaj aktoroj en teatra kompanio de Ditrói redakti

Libro redakti

  • Komédiások (rememoraĵo, 1929).

Memorigiloj redakti

  • strato kaj memortabulo en Budapeŝto

Notoj kaj referencoj redakti