Péter Benkő
Péter Benkő, laŭ hungarlingve kutima nomordo Benkő Péter estas hungara aktoro, voĉoaktoro. Lia patro estis Gyula Benkő.
Péter Benkő | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de junio 1947 (77-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (1965–1969) |
Familio | |
Patro | Gyula Benkő |
Okupo | |
Okupo | aktoro televida aktoro |
Péter Benkő [1] naskiĝis la 1-an de junio 1947 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiPéter Benkő frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1969. Li lernis precipe de Miklós Szinetár. Jam dum la studentaj jaroj li ricevis signifan filman rolon. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de Teatro József Attila, poste inter 1971 kaj 1973 al Teatro Thália (Budapeŝto). Inter 1993-1998 li ne apartenis al trupo, sed li ricevis rolojn en diversaj lokoj. Inter 1999-2013 li estis membro de Teatro Petőfi (Sopron). Li ricevis 3 premiojn inter 1979-2005. Li edziĝis en 1973, sed li vidviĝis post 2 jaroj. La dua geedziĝo daŭris inter 1980-1986, dum naskiĝis filo. Post eksedziĝo li denove edziĝis en 2010.
Elektitaj teatraj roloj
redakti- William Shakespeare:
- Hamleto - 1-a tombofosisto; Marcellus; oficiro; Lucianus
- Romeo kaj Julieta - monaĥo Laŭrenco
- La komedio de eraroj - Ephesusi Dromio
- Multa bruo pri nenio - Antonio
- Rostand: Cyrano de Bergerac - unua kadeto
- József Katona: Bánk bán Ottó; banuso Mikhál
Elektitaj kinejaj filmaj roloj
redakti- Fel a fejjel (1954)
- Egri csillagok (1968)
- Csínom Palkó (1973)
- Lutra (1985)
Elektitaj televiziaj filmaj roloj
redakti- A koppányi aga testamentuma (1967)
- Csongor és Tünde (1976)
- Petőfi (1981)
- Kisváros (serio, 1993-1999)
- Diplomatavadász (2010)
Aliaj taskoj
redakti- hungaraj voĉoj en eksterlandaj filmoj, ekzemple de Michael Douglas, Max von Sydow, Michael J. Fox
Fontoj
redakti- hungarlingva biografieto kun foto
- oficiala paĝo kun fotoj Arkivigite je 2017-04-19 per la retarkivo Wayback Machine