Ottó Viczián
Ottó Viczián [viciAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Viczián Ottó estas hungara aktoro, voĉoaktoro.
Ottó Viczián | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Viczián Ottó |
Naskiĝo | la 5-an de junio 1974 en Kazincbarcika (Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Ottó Viczián [1] naskiĝis la 5-an de junio 1974 en Kazincbarcika.
Biografio redakti
Ottó Viczián akiris aktoran diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1996. Lia ĉefinstruisto estis Imre Kerényi. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de Teatro Madách, post jardeko al aliaj teatroj. Li meritis la titolon "eterna membro" de Teatro Madách, same de Teatro Petőfi (Sopron). Ekde 2011 li apartenas al Teatro Turay Ida, en la sama jaro li ricevis premion. Li estas pli konata pro la dubladaj roloj, krome li estas anoncisto hungarlingve en eksterlanda televizio. Li ofte havas rolojn ankaŭ en Hungaria Germana Teatro.
Elektitaj teatraj roloj redakti
- William Shakespeare: Hamleto - titolrolo
- Mór Jókai: A bolondok grófja – grafo
- John Steinbeck: Egerek és emberek – Curley
Elektitaj filmaj roloj redakti
- Szalmabábuk lázadása (2001)
- Ariadne barlangjai – Húsz év a Pilis mélyén (rakontanto, 2013)
Dubladaj roloj redakti
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Bradley Cooper, Johnny Depp, Ralph Fiennes, Heath Ledger kaj aliaj [2]