Televido

telekomunika sistemo, per kiu eblas sendi moviĝantajn bildojn kaj sonojn trans distanco
(Alidirektita el Televizio)

Televido (mallongigo: TV) estas telekomunika sistemo, per kiu eblas sendi moviĝantajn bildojn kaj sonojn trans distanco. Etimologie, ĝi estas hibrida vorto, devenante el la greka prefikso tēle- (signifanta "malproksime") kaj la latina videō (signifanta "mi vidas"). La aparato, kiu ricevas kaj montras la sendatajn signalojn, nomiĝas televidilo. Al televido rilatas verboj spekti kaj zapi.

Televido
ekonomia branĉo
infrastrukturo
type of mass media vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
Partoprenanta televidstacio • televidkanalo • televidkanalo • televidilo • television watcher vd
vdr
Televidilo
Germana televidilo de la 1958-a jaro

Historio redakti

La disvolviĝo de la televido okazis laŭ du ideoj: la elektron-meĥanika televido kaj la posta pure elektronika televido. El la posta venas ĉiuj modernaj televidoj, tamen ili disvolviĝis el la meĥanika metodo.

Tra la jaroj: mallonga resumo redakti

 
Vladimir Zvorikin montras elektronikan televidon (1929)

Elektromeĥanika televido redakti

 
La Nipkow-aparato en Museo de Tekniko, Stokholmo.

Paul Gottlieb Nipkow proponis kaj patentis la unuan elektromeĥanikan televidilon en 1884. Ĝi funkciis per skanado de du-dimensia bildo helpe de turniĝanta disko kun truetoj, kiuj tralasis ĉiumomente lumradion de precize unu cirkleta parto de la bildo. Tiel la du-dimensia bildo estas transformata al unu-dimensia signalo, transsendeble tra (analoga) elektra lineo.

Elektronika meĥanika televido redakti

Ekde 1907 ĝis 1910, Boris Rosing kaj sia studento Vladimir Zvorikin montris televid-sistemon kiu uzis meĥanikan spegul-tamburan skanilon en la dissendilo kaj katodradian tubon en la ricevilo. Rosing malaperis dum la Rusia revolucio de 1917, sed Zworykin poste laboris kun RCA por krei tute elektronikan televidon, tamen la desegno de tiu televido ricevis patentojn de Philo Taylor Farnsworth.

Elektronika televido redakti

Analoga redakti

Elektronika televido funkcias pli-malpli kiel meĥanika televido, sed sen moviĝantaj partoj. La skanado okazas ekzemple per lum-sensiva tavolo skanata de elektron-radio.

Grava antaŭlaboro por la evoluo de la elektronika televido estis la katodradia tubo, kiun en la jaro 1897 evoluigis Ferdinand Braun kune kun Jonathan Zenneck.

La unuan elektronikan televidan bildon transsendis en 1926 Takayanagi Kenjiro (Japanio) kiu tiucele alikonstruis la katodradian tubon.

Tutelektronikan sistemon unue prezentis Philo Taylor Farnsworth en la aŭtuno de 1927. Li estis mormona filo de farmisto el Rigby (Idaho) kiu komencis elpensi sian sistemon je aĝo de 14 jaroj. Li diskutis sian ideon kun sia altlerneja kemi-instruisto, kiu ne povis pensi iun kialon, ke ĝi ne estas ĝusta. Li daŭre klopodis pri la ideo ĉe Brigham Young Akademio (nun Brigham Young Universitato). Kiam li estis 21-jaraĝa, li montris funkciantan sistemon en sia laboratorio en Sanfrancisko. Lia sistemo liberigis la televidon el sia dependo je turniĝantaj diskoj kaj aliaj meĥanikaj partoj. Ĉiuj modernaj katodradiaj tuboj rekte devenas el tia ellaboraĵo.

Ankaŭ Vladimir Zvorikin oni iufoje nomas patro de la elektrona televido, pro lia invento de la kamerao-sistemoj ikonoskopo en 1923 kaj de la kineskopo en 1929. Liaj desegnoj estis inter la unuaj kiuj montris televidan sistemon kun la trajtoj de modernaj katodradiaj tuboj. Lia antaŭa laboro kun Rosing por elektronmeĥanika televido transigas profundan komprenon kiel produkti elektronikan sistemon. Tamen, lia patenta pretendo estis malvalidigita pro tri faktoj: 1) La 1923-a patento de Zvorykin montris nekompletan desegnon, kaj ne funkciis ĝis 1933; 2) La 1923-a patento estis ne donita ĝis 1938, post ĝi estis serioze refarita; 3) Zvorykin vizitis la laborotorion de Farnsworth dum li ellaboris siajn desegnojn por RCA

Ĝis hodiaŭ regas polemika debato, ĉu Farnsworth aŭ Zvorykin unue inventis la modernan televidon.

La unuan tute elektronikan televidan tubon de Eŭropo publike prezentis Manfred von Ardenne en la jaro 1931.

Cifereca redakti

 
Ĝenra LCD TV, kun paroliloj ambaŭflanke de la ekrano.

Ĉe cifereca televido la skanado de la du-dimensia bildo okazas ne kontinue, sed la lum-sensiva faco konsistas el punktoformaj eroj, kiuj unuope donas signalojn pri la ricevata lumo. La signaloj ne estas kombinataj al analoga signalo, sed al bitstrio. Tiun oni enkodigas laŭ la necesoj de la dissenda medio kaj la disponebla bendlarĝo. Kiel ĝenerale ĉe cifereca informo tia dissendpreta signalo povas inkludi redundancon, kiu ebligas la korekton de informperdo dum la transsendo.

Saĝtelevido redakti

La alveno de ciferecaj televidoj permesis novigojn kiel saĝtelevidojn (angle, smart television). Saĝtelevidilo foje referitas kiel konektita televidilohibrida televidilo, estas televidilo aŭ televidilo kun TV-malkodilo (angle set-up box, STB), kiu enhavas integritajn interretajn kaj TTT-aj (2.0) ecojn, kaj estas ekzemplo de teĥnologia konverĝo inter komputilaj kaj televidaj aroj, fare de malkodilaj skatoloj (la STB-j). Krom la tradiciaj ricevaj funkcioj de televido provizitaj tra tradiciaj dissendaj amaskomunikiloj, tiaj televidiloj kaj TV-malkodiloj povas ankaŭ provizi Interretan televidon, rekte interagan komunikilon, preter-servon (angle over-the-top content, OTT, la enhavo estas provizita preter la provizanto de retkonekto), same kiel laŭ peto elsendfluan amaskomunikilon, kaj hejme interkonektitan reton. Tiuj televidiloj estas liveritaj kun antaŭŝargita operaciumo[1][2][3][4].

Saĝtelevido ne devas esti konfuzita kun Interreta televido, Interret-protokolo televido (IPTV) aŭ per TTT televido (angle Web TV). Interreta televido rilatas al la ricevo de televida enhavo super interreto anstataŭ per tradiciaj sistemoj - dissende, kable kaj satelite (kvankam interreto mem estas ricevita per tiuj metodoj). IPTV estas unu el la emerĝantaj normoj pri Interret-televida teĥnologio por uzo de televidaj dissendantoj. TTT televido (WebTV) estas termino uzata por programoj kreitaj de ampleksa nombro da diversaj entreprenoj kaj individuoj por elsendo al sur Interreta televido.

Unua patento estis arkivita en 1994 [5] (kaj etendiĝis la sekvan jaron) [6] por iu "inteligenta" sistemo de televido, ligita kun datentraktadaj sistemoj, per cifereca aŭ analoga reto. Krom estanta ligita al retoj de datenoj, unu ŝlosila punkto estas ĝia kapablo aŭtomate elŝuti necesajn programarajn procedurojn, laŭ petoj de uzantoj kaj prilabori iliajn bezonojn.

Gravaj TV fabrikantoj anoncis produktadon de "inteligentaj" televidiloj, el meza gamo kaj alta gamo de televidiloj en 2015. Saĝtelevido antaŭvideble fariĝis ĉefa speco de televido ekde la malfruaj 2010-aj jaroj.

Riceviloj redakti

 
RCA 630-TS, la unua amase produktita televidilo, vendita en 1946–1947

Televida ricevilo, pli mallonge nomata televidilo, estas aparato por spekti la vidajn kaj aŭskulti la aŭdajn elementojn de televida sendo. Ĝi enhavas agordilon, bildmontrilon, amplifilon, kaj parolilojn. Enkondukitaj malfrue en la jardeko de 1920 en mekanika formo, televidiloj fariĝis populara konsumprodukto post la Dua Mondmilito jam en elektronika formo kun bildotubo. La enkonduko de koloraj elsendoj post 1953 faris televidilojn eĉ pli popularaj kaj la eksterdoma anteno iĝis ofta trajto de suburbaj domoj. En la jardeko de 1970, kiam televidiloj jam estis kutimaj, oni aldonis al novaj sistemoj kiel Betamax kaj VHS la kapablon registri programojn kaj ludi registritajn filmojn. En la sekvaj jardekoj, televidiloj estis uzataj por ludi la filman aŭ alispecan enhavon de DVD-oj kaj blu-radiaj diskoj. Gravaj produktantoj de televidiloj ĉesis vendi bildotubajn aparatojn antaŭ la mezo de la jardeko de 2010. De tiam ili uzas precipe LED-ojn.[7][8][9][10] Oni atendas ke LED-oj estos anstataŭigitaj per OLED-oj en la proksima estonteco.[11]

Bildomontriloj redakti

Likvokristalaj ekranoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Likvokristala ekrano.
 
Tipa LKE-a televidilo, kun paroliloj ambaŭflanke de la ekrano

Likvokristalaj televidiloj produktas bildojn per likvokristala ekrano. Ili estas multe pli maldikaj kaj malpezaj ol bildotuboj kun simile grandaj ekranoj, kaj multe pli grandaj likvokristalaj ekranoj ol bildotubaj estas haveblaj (ekz. kun 90-cola diagonalo). Kiam tiaj televidiloj fariĝis sufiĉe malmultekoste produkteblaj, tiuj trajtoj faris ilin preferindaj. Du specoj de LKE-oj estas haveblaj, postlumataj respektive per lumtubo, ĝenerale nomataj simple LKE-aj, aŭ per LED-oj, nomataj LED-aj televidiloj.

Sociaj aspektoj kiel amaskomunikilo redakti

 
Usona familio rigardanta televidon, ĉirkaŭ 1958.

Televido ludis ŝlosilan rolon en la sociigo de la 20-a kaj 21-a jarcentoj. Estas multaj aspektoj de televido kiuj povas esti konsiderataj, kiel negativaj aferoj kiel perforto en amaskomunikiloj. Nuntempa esplorado estas malkovrante, ke individuoj kiuj suferas pro socia izolado povas uzi televidon por krei tion kion oni terminigis kiel "anstataŭsocia interagado" aŭ "falsa rilatado", uzante rolulojn el preferataj televidprogramoj kaj filmoj kiel vojo devojigi sentojn de soleco kaj socia seniĝo.[12] Kelkaj studoj trovis, ke eduktelevido havas multajn avantaĝojn. La artikolo "The Good Things about Television" (bonaj aferoj pri televido)[13] argumentas, ke televido povas esti tre pova kaj efika lernilo por infanoj se saĝe uzata. Rilate al religio, multaj kristanaj organizaĵoj uzas televidon por religia propagando.

Religia interveno redakti

Metodistaj organizaĵoj en la konservativa "holiness" movado, kiel la Allegheny Wesleyan Methodist Connection kaj la Evangeliisma Wesleyan Eklezio, evitas la uzadon de televido.[14] Ankaŭ kelkaj baptostoj, kiel tiuj aliĝintaj al la Pensacola Christian College,[15] evitas televidon. Multaj tradiciaj katolikaj organizoj kiel la Sacerdota Fratio de Sankta Pio la 10-a (SSPX), same kiel Lestadianaj Luteranoj, kaj Konservativaj Anabaptistoj, kiel ekzemple la Dunkard-Brethren Eklezio, opozicias eĉ la dispono de televido en la hejmo, instruante, ke ĝi estas instigo al peko.[16][17][18][19]

Televidaj serioj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Televida serio.

Televida serio estas sinsekvo de filmaj verkoj, kiuj estas elsenditaj kutime samhore je la sama tago de la semajno (aŭ ĉiutage) per televido. Kutime ĝi havas kelkajn rolulojn, kiuj revenas en ĉiu epizodo kaj pri kiuj temas la ĉefaj okazaĵoj. Tipe estas, ke la daŭro de la epizodoj ĉiam samas. Se la serio daŭras plurajn jarojn, oni parolas pri sezonoj de la televida serio. Ekz., dua sezono, tria epizodo. Tiuokaze oni parolas foje pri televida seriego.

Fakte la sistemo de la televida serio estas sinsekvo de simila sistemo en radio en la unua duono de la 20-a jarcento, kaj siavice de iom simila sistemo por publikigo de rakontoj en gazeto po unu epizodo en ĉiu numero, tre populara dum la dua duono de la 19-a jarcento.

Ekzemploj de televidaj serioj redakti

 
Leonard Nimoy kaj William Shatner, en Star Trek, 1968

Esta multaj tipoj de televidserioj, ekzemple jenaj:

Aliaj redakti

Enhavo redakti

Programado redakti

Elsendadon de televidaj programoj al la publiko oni povas fari diversmaniere. Post la produktorado, sekva paŝo estas merkatigi kaj publikigi la produkton al iu ajn merkato kiu estas malferma al ties uzado. Tio tipe okazas ĉefe je du niveloj:

  1. Origina elsendo aŭ Unua elsendo: produktoro kreas programon de unu, pluraj aŭ multaj epizodoj kaj elsendas ĝin pere de televida stacio, kanalo aŭ reto, kiu jam pagis por la produktorado mem aŭ kiu havas permesilon garantiitan de la televidproduktoroj por same fari.
  2. Broadcast syndication (eble televidreta elsendado, kolektiva elsendado): tiu estas la termino plej amplekse uzata por priskribi duarangan programadajn uzadojn (krom la origina elsendo). Ĝi inkludas duarangajn elsendadojn en la lando de la origina elsendo, sed ankaŭ internacian uzadon kiu povas esti ne administrita de la origina produktoro. Tre ofte ankaŭ aliaj kompanioj, televidaj stacioj, aŭ unuopuloj estas engaĝigitaj por la kolektiva laboro, en aliaj vortoj, por vendi la produkton en la merkatoj, al kiuj oni rajtas vendi ĝin per kontrakto el rajtposendantoj, en plej granda parto la produktoroj.

Originelsendita programado estas pliiĝanta je abonaj servoj ekster Usono, sed kelkaj malmultaj enlandaj produktitaj programoj estas kolektivigitaj en enlanda liberelsenda free-to-air (FTA) aliloke. Tiun praktikon oni estas pliiganta, tamen, ĝenerale per nur ciferecaj FTA kanaloj aŭ al nur abonantoj, tiel ke originelsendita materialo aperas en FTA. Malkiel ĉe Usono, ripetita surekranigo per FTA de retmaterialo de FTA kutime okazas nur en tiu reto. Krome, retanoj rare aĉetas aŭ produktas neretan programadon kiu ne estas fokusita al la loka programado.

Televidaj programoj uzas specialajn efektojn simile kiel kino, videoludoj, teatroj, kaj aliaj parencaj artoj.

Ĝenroj redakti

Televidaj ĝenroj inkludas ampleksan gamon de programtupoj kiuj distras, informas, kaj edukas la spektantojn. La plej kostasj distraj ĝenroj produktataj estas kutime dramoj kaj dramaj serietoj. Tamen, ankaŭ aliaj ĝenroj, kiel historiaj vakeraj ĝenroj, povas postuli altajn produktadkostojn.

Popkulturaj distroĝenroj estas agad-enhavaj programoj kiel policaj, krimaj, detektivdramaj, hororaj, aŭ trileraj programoj. Krome, estas ankaŭ aliaj variaĵoj de la drama ĝenro, kiel tiuj specializitaj en medicino (precize ĉe hospitaloj) kaj dumtage elsendeblaj televidserioj pri ĉiutagaĵaj familioj. Scienc-fikciaj serioj povas fali ĉu en la drama aŭ agada kategorioj, depende ĉu ili emfazas al filozofiaj demandoj aŭ al stresaventuro. Komedio estas populara ĝenro kiu inkludas situacikomedion (sitcom) kaj animaciajn seriojn por plenkreskuloj kiel South Park de la kanalo Comedy Central.

 
Emblemo de la brita versio de Kiu volas esti milionulo?.

La malplej kostaj formoj de distroprogramaj ĝenroj estas ludprogramoj, babilprogramoj, varieteaj programoj, kaj realectelevido. Ludprogramoj prezentas konkurencantojn kiuj devas respondi demandojn aŭ solvi defiojn por ricevi premiojn. Tiaj programoj iĝas tiom popularaj, ke en diversaj landoj oni kopias la formatojn de aliaj. Foje eĉ tiu formato iĝis la bazo por kina filmo, kiel ĉe Kiu volas esti milionulo?, kiu iĝis bazo por la brita filmo Slumdog Millionaire. Babilprogramoj enhavas intervjuojn kun kinaj, televidaj, muzikaj kaj sportaj famuloj kaj aliaj publikaj figuroj. Varieteaj programoj prezentas gamon de muzikistoj kaj aliaj distristoj, kiel komikuloj kaj magiistoj, enkondukitaj de gastiganto aŭ ceremoniestro. Estas ioma koincido inter kelkaj babilprogramoj kaj kelkaj varieteaj programoj ĉae ĉefaj babilprogramoj ofte montras ludojn faritajn de bandoj, kantistoj, komediistoj, kaj aliaj distristoj interne de la intervjuaj segmentoj. Realectelevidaj serioj pri "normaluloj" (t.e., ne aktoroj) frontantaj nekutimajn defiojn aŭ spertojn game el aresto fare de policanoj (COPS) ĝis grava pezoperdo (The Biggest Loser). Derivita versio de realecprogramoj montras famulojn farantajn ĉiutagaĵojn kiel trafari sian veran ĉiutagan vivon (The Osbournes, Snoop Dogg's Father Hood) aŭ plenumi regulajn labortaskojn (The Simple Life).

Fikciaj televidprogramoj konsideritaj de kelkaj televidfakuloj kaj de elsendogrupoj kiel "bonkvalita televido", inkludas seriojn kiel Twin Peaks kaj The Sopranos. Kristin Thompson argumentas, ke kelkaj el tiuj televidserioj montras trajtojn troveblajn ankaŭ en vere bonkvalitaj artaj filmoj, kiel psikologia realismo, rakonta komplekseco, kaj ambigaj intrigoj. Nefikciaj televidprogramoj konsideritaj de kelkaj televidfakuloj kaj de elsendogrupoj kiel "bonkvalita televido", inkludas gamon de serioza, nekomerca, programado cele al niĉa publiko, kiel dokumentfilmaj kaj publikaferaj programoj.

Diversaĵoj redakti

Matenmanĝa televido aŭ simple Matena televido estas la nomo de programformato de televidaj programoj, kiu, laŭ la tago kaj televida kanalo, estas ĉefe elsendita en tempointervalo antaŭ la 10-a horoj matene, daŭras tri ĝis kvar horojn kaj ne havas fiksan temon, sed kombinas malpezajn raportaĵojn kun babiladoj kaj foje same malpezajn muzikaĵojn, tiel ke eblas senpene kiel informa konsumanto sekvi la programon duonkoncentrite, dum oni faras tian matenan rutinon, vestiĝas, preparas kaj senhaste manĝas sian matenmanĝon.

Eduka televidoinstrua televido estas la nomo por la uzo de televidprogramoj por edukaj celoj. Instrua televido povas funkcii per la dissendo de individuaj televidprogramoj aŭ la dissendo de dediĉitaj kanaloj. Krom lerneja televido, kiu povas esti uzata por akompani lernejajn lecionojn, ĉi tio inkluzivas ankaŭ plenkreskulan pluan edukadon kaj la akiron de lernejaj kvalifikoj por plenkreskuloj. La instrua televido ankaŭ dissendas programojn por la pli maljuna spektantaro. Ekzemplo de tio troviĝas en la elsendo de la programoj de Malferma universitato ĉe BBC en Britio.

Kelkaj televidprogramoj redakti

 
Michelle Obama, la tiama Unua Damo de Usono, dancas kun DeGeneres en la The Ellen DeGeneres Show.

Negativaj efikoj redakti

Infanoj, speciale tiuj kiuj estas 5-jaraĝaj aŭ eĉ pli junaj, estas je risko de vundo prm falo de televidiloj.[20] Televidilo de CRT-stilo kiu falas sur infano, pro sia pezo, povus frapi per forto samegala al falo el multaj etaĝoj de konstruaĵo.[21] Pli novaj ebenekranaj televidiloj estas tre pezaj supre kaj havas mallarĝajn bazojn, kio rezultas en fakto ke infaneto povas facile altiri ĝin al si.[22] Je 2015, televidiloj okazigis pli ol 10 000 vundojn jare al infanoj en Usono je kosto de pli ol 8 milionoj da usonaj dolaroj jare pro urĝeca zorgado.[20][22]

Studo de 2017 en la gazeto The Journal of Human Resources, trovis, ke ekspono al kabla televido reduktas kognokapablon kaj altajn lernejgradigajn nivelojn ĉe junuloj. Tiu efiko estas pli forta ĉe junuloj el pli kleraj familioj. La artikolo sugestas mekanismon per kiu banala televida distrado reduktas pli kognostimulajn agadojn.[23]

Pro alta plumbenhavo en la katodradiaj tuboj kaj pro la rapida disvastigo de novaj maldikekranaj teknologioj, kelkaj el kiuj (LCD-oj) uzas lampojn kiuj enhavas hidrargon, estas kreskiĝanta priokupiĝo pro la elektronika rubo el forĵetitaj televidiloj. Ekzistas rilataj priokupoj pro labor-sano kaj -sekureco, ekzemple ĉe malmuntistoj kiuj kolektas kuprajn kablojn kaj aliajn materialojn el katodradiaj tuboj. Aliaj mediaj probelmoj temas pri la desegnado kaj uzado de televidiloj pro la pliiĝantaj postuloj de la aparatoj por elektra energio.[24]

Diversaj televidkanaloj redakti

 
Ĉefsidejo de ARTE en Strasburgo
 
 

Referencoj redakti

  1. Steve Kovach (8-a de decembro 2010). What Is A Smart TV (Kio estas saĝtelevido?)? (angle). Businessinsider.com. Alirita 17-a de januaro 2012.
  2. Carmi Levy Special to the Star (15-a de oktobro 2010). Future of television is online and on-demand (La estonto de televido estas konsultado per rekta lineo kaj laŭ peto) (angle). Alirita 17-a de januaro 2012.
  3. Jeremy Toeman (20-a de oktobro 2010). Why Connected TVs Will Be About the Content, Not the Apps (Kial la konektataj TV-j pritraktos la enhavon, ne la apojn) (angle). Mashable.com. Alirita 17-a de januaro 2012.
  4. Sunday (24-a de oktobro 2010). Internet TV and The Death of Cable TV, really (Interreta televido kaj la morto de kabla televido (angle). Techcrunch.com. Alirita 17-a de januaro 2012.
  5. espacenet – Originala dokumento (angle). Worldwide.espacenet.com. Alirita 17-a de januaro 2012.
  6. espacenet – Bibliografiaj datenoj (angle). Worldwide.espacenet.com. Alirita 17-a de januaro 2012.
  7. Julie Jacobson (1-a de decembro 2012) Mitsubishi Drops DLP Displays: Goodbye RPTVs Forever. Arkivita el la originalo je 26-a de marto 2015. Alirita 22-a de marto 2015. Arkivigite je 2015-03-26 per la retarkivo Wayback Machine
  8. Marshall Honorof (28-a de oktobro 2014) LG's Exit May Herald End of Plasma TVs. Tom's Guide. Alirita 22-a de marto 2015.
  9. The Source for Critical Information and Insight. IHS Technology.
  10. RIP, rear-projection TV. Alirita 22-a de marto 2015.
  11. LG Electronics expects the OLED TV market to gradually replace the LED TV market. Alirita 22-a de marto 2015.
  12. Butler, Fionnuala, Cynthia Pickett. "Imaginary Friends." Scientific American. 28a de Julio 2009. Web. 26a de Marto 2010. http://www.scientificamerican.com/article.cfm?id=imaginary-friends
  13. The Good Things About Television. Arkivita el la originalo je 3a de Februaro 2006. Arkivigite je 2006-02-03 per la retarkivo Wayback Machine
  14. Marty, Martin E.. (1980) Where the Spirit Leads: American Denominations Today. John Knox Press. ISBN 978-0-8042-0868-0.
  15. Technology Handbook. Pensacola Christian College. Alirita 2a de Majo 2021.
  16. Television: An Occasion of Sin?. Society of Saint Pius X. Alirita 5a de Majo 2021.
  17. Lamport, Mark A.. (31a de Aŭgusto 2017) Encyclopedia of Martin Luther and the Reformation. Rowman & Littlefield. ISBN 978-1-4422-7159-3.
  18. David Anderson (7a de Julio 2007) The Kingdom of God, the Fellowship of the Saints. Laestadian Lutheran Church. Alirita 16a de Septembro 2021.
  19. (1a de Novembro 2021 publisher= Dunkard Brethren Church) Dunkard Brethren Church Polity.
  20. 20,0 20,1 Ferguson, RW. (Decembro 2012) A Report to the Nation on Home Safety: The Dangers of TV Tip-Overs. Washington, D.C.: Safe Kids Worldwide.
  21. (Septembro 1998) “Toppled television sets cause significant pediatric morbidity and mortality”, Pediatrics 102, p. E32. doi:10.1542/peds.102.3.e32. 
  22. 22,0 22,1 (Februaro 2015) Home Safety Fact Sheet (2015). SafeKids Worldwide. Arkivigite je 2015-08-24 per la retarkivo Wayback Machine
  23. (2019) “Television, Cognitive Ability, and High School Completion”, Journal of Human Resources 54 (2), p. 371–400. doi:10.3368/jhr.54.2.0316.7819R1. 
  24. The Rise of the Machines: A Review of Energy Using Products in the Home from the 1970s to Today. Energy Saving Trust (3a de Julio 2006). Arkivita el la originalo je 28a de Aŭgusto 2012. Alirita 31a de Aŭgusto 2007. Arkivigite je 2012-11-26 per la retarkivo Wayback Machine

Literaturo redakti

  • Albert Abramson, The History of Television (La historio de televido), 1942 to 2000, Jefferson, NC, and London, McFarland, 2003, ISBN 0-7864-1220-8.
  • Pierre Bourdieu, On Television (Pri televido), The New Press, 2001.
  • Tim Brooks kaj Earle March, The Complete Guide to Prime Time Network and Cable TV Shows, 8th ed., Ballantine, 2002.
  • Jacques Derrida kaj Bernard Stiegler, Echographies of Television, Polity Press, 2002.
  • David E. Fisher kaj Marshall J. Fisher, Tube: the Invention of Television (Vakutubo: la invento de televido), Counterpoint, Washington, DC, 1996, ISBN 1-887178-17-1.
  • Steven Johnson, Everything Bad is Good for You: How Today's Popular Culture Is Actually Making Us Smarter, New York, Riverhead (Penguin), 2005, 2006, ISBN 1-59448-194-6.
  • Leggett, Julian (Aprilo 1941). "Television in Color" (Kolora televido). Popular Mechanics (Chicago). [1] Konsultita en 2014-12-07.
  • Jerry Mander, Four Arguments for the Elimination of Television, Perennial, 1978.
  • Jerry Mander, In the Absence of the Sacred, Sierra Club Books, 1992, ISBN 0-87156-509-9.
  • Neil Postman, Amusing Ourselves to Death: Public Discourse in the Age of Show Business, New York, Penguin US, 1985, ISBN 0-670-80454-1.
  • Evan I. Schwartz, The Last Lone Inventor: A Tale of Genius, Deceit, and the Birth of Television, New York, Harper Paperbacks, 2003, ISBN 0-06-093559-6.
  • Beretta E. Smith-Shomade, Shaded Lives: African-American Women and Television, Rutgers University Press, 2002.
  • Alan Taylor, We, the Media: Pedagogic Intrusions into US Mainstream Film and Television News Broadcasting Rhetoric, Peter Lang, 2005, ISBN 3-631-51852-8.
  • Amanda D. Lotz, The Television Will Be Revolutionized, New York University Press, ISBN 978-0-8147-5220-3

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Esperantaj redakti

Anglaj redakti

Francaj redakti

Germanaj redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Television en la angla Vikipedio.