Doctor Who

brita sciencfikcia televida serio

Doctor Who (angla lingvo por "Doktoro Kiu") estas longdaŭra brita sciencfikcia televida serio produktata de la BBC. La serio temas pri aventuroj de mistera temp-vojaĝisto nomata "The Doctor" (La Doktoro) kiu kun kunvojaĝantoj esploras tempon kaj kosmon solvante problemojn.

Doctor Who
Doctorwhologo2018.png
Originala titolo Doctor Who
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Unuiĝinta Reĝlando
Ĝenro televida sciencfikcio, action television series, adventure television series, time-travel television program, televida dramserio, dramo
Aktoroj Sylvester McCoy • Samuel Anderson • Pearl Mackie • Penelope Wilton • Jenna Coleman • Alex Kingston • Arthur Darvill • Karen Gillan • John Barrowman • Catherine Tate • Freema Agyeman • Noel Clarke • Billie Piper • Elisabeth Sladen • Kate O'Mara • Jon PertweeTom BakerWilliam HartnellDavid TennantPatrick TroughtonPeter Capaldi • Jacqueline Hill • Colin BakerPeter DavisonPaul McGann • William Russell • Christopher EcclestonMatt Smith • Carole Ann Ford • Sarah Sutton • Roy Skelton • Geoffrey Beevers • Katy Manning • Caroline John • Bonnie Langford • Nicholas Courtney • Deborah Watling • Frazer Hines • Lalla Ward • Roger Delgado • Richard Hurndall • Nicola Bryant • Peter Purves • John Leeson • John Scott Martin • Anthony Ainley • David Banks • Michael Sheard • Louise Jameson • Sophie Aldred • Anneke Wills • Peter Pratt • Mark Strickson • Janet Fielding • John HurtJodie Whittaker • Sacha Dhawan • Alisha Bailey
Muziko de Murray Gold
Amplekso
Sezonoj 36
Epizodoj 826
Elsendo
Unua elsendo 23 nov. 1963
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
valoro/ ĉe IMDb
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
En la televida serio Doctor Who, La Doktoro vojaĝas en tempomaŝino kiu havas aspekton de malnova brita "polica skatolo".
La skota aktoro David Tennant estis rolanta La Doktoron de 2005 ĝis 2010.

La serio estas listigita en la Guinness-libro de rekordoj kiel la plej longdaŭra sciencfikcia televida serio en la mondo, kaj ankaŭ estas grava parto de brita popkulturo. Ĝi estas notinda pro siaj imagemaj epizodoj, kreivemaj malmultekostaj specialaj efikoj, kaj pionira utiligo de elektronika muziko. En Britio kaj eksterlande, la serio estas kulta fervoraĵo simile kiel Star Trek, kaj influis generaciojn da britaj televidaj profesiuloj, multaj kiuj plenkreskis rigardante la serion. Ĝi gajnis Premion BAFTA por la Plej Bona Drama Serio en 2006.

La originala serio daŭris de 1963 ĝis 1989. Televida filmo estis farita en 1996, kaj la serio estis sukcese relanĉita en 2005, produktita de BBC Kimrio.

La DoktorojRedakti

La serio temas pri la aventuroj de La Doktoro, eksterterano de la planedo Gallifrey, specio "Temp-Lordoj". Kiel ĉiuj Temp-Lordoj, La Doktoro kapablas "regeneri" sin kiam preskaŭ morta, truko kiu permesas al la serio-verkistoj reroligi La Doktoron ĉiam denove kun nova aktoro. Novaj versioj de La Doktoro ĉiuj havas distingan stilon kaj personecon. Ĝis nun, dek tri aktoroj agis kiel la Doktoro:

  1. 1963–1966: William Hartnell (sezonoj 1 ĝis 3)
  2. 1966–1969: Patrick Troughton (sezonoj 4 ĝis 6)
  3. 1970–1974: Jon Pertwee (sezonoj 7 ĝis 11)
  4. 1974–1981: Tom Baker (sezonoj 12 ĝis 18)
  5. 1981–1984: Peter Davison (sezonoj 19 ĝis 21)
  6. 1984–1986: Colin Baker (sezonoj 21 ĝis 23)
  7. 1987–1989: Sylvester McCoy (sezonoj 24 ĝis 26), kaj filmo en 1996
  8. 1996: Paul McGann (filmo)
    • 2013: John Hurt, la Milita Doktoro (dum speciala epizodo por la 50a datreveno)
  9. 2005: Christopher Eccleston (sezono 1)
  10. 2005–2010: David Tennant (sezonoj 2 ĝis 4)
  11. 2010–2013: Matt Smith (sezonoj 5 ĝis 7)
  12. 2013-2017: Peter Capaldi (sezonoj 8 ĝis 10)
  13. ekde 2017: Jodie Whittaker (sezonoj 11 ĝis nuna 13)

La dekdua Doktoro, Peter Capaldi, komencis la 23 de aŭgusto 2014, kun Deep Breath ("profunda inspiro"), la oka serio de la relanĉaj serioj, estrata de Steven Moffat kiu estas ankaŭ produktoro de "Sherlock" (kune kun Mark Gatiss kaj Beryl Vertue).

Estis farita naŭa serio kun 12 epizodoj kaj Kristnaska Ekstra en 2015, Peter Capaldi almenaŭ faros unu serion pli. Foriris "Clara Oswald" kaj en la 13-a, la kristnaska, reaperis "River Song" kiu estis mistera amikino de la Doktoro ekde la tempoj de Tenant.

La programo de la kvindeka datreveno estis dissendita en pli ol 90 landoj en la sama tago, kaj eĉ aperis en kinejoj.

La TARDISRedakti

La Doktoro vojaĝas per tempmaŝino nomata TARDIS (mallongigo de Time and Relative Dimensions in Space, tempo kaj relativaj dimensioj en spaco). La TARDIS-o havas aspekton kaj formon de brita "polica skatolo", malgranda kiosko kun telefono por policanoj de la 1950-aj jaroj. Tamen, la maŝino estas pli granda interne ol ekstere. La TARDIS ne havas armilojn, kaj la Doktoro estas pacamanto, kiu batalas kontraŭ la malbono danke al la scienco, kaj al la fido je la fundamenta boneco de la universo. Li preskaŭ ĉiam havas kunvojaĝantojn, el ili la plimulto estas belaj junulinoj.

Normaj TARDIS-oj ofte eblas formŝanĝi laŭ la ĉirkaŭa mondo pro "ĥameleona cirkvito", tamen ĉi tia cirkvito de la TARDIS de La Doktoro estas misfunkcia kaj la TARDIS ĉiam aperas kiel brita polica skatolo. La TARDIS-o povas eknevidebliĝi, sed tiu funkcio konsumegas la energiajn rezervojn.

La DalekRedakti

 
Dalek

La Dalek-oj, angle the Daleks, estas ne-homa raso de militemaj eksterteruloj kaj la plej gravaj malamikoj de La Doktoro.

Eksteraj ligilojRedakti