Jon Pertwee
brita aktoro (1919–1996)
John Devon Roland "Jon" PERTWEE (7an de julio 1919 – 20an de majo 1996) estis angla aktoro, komediisto, artisto kaj kabareta prezentisto. Li naskiĝis ene de teatra familio kaj li servis en la Reĝa Mararmeo kaj la Maramea Spionara Divido dum la Dua Mondmilito. En sia frua kariero li laboris kiel teatra komediisto.
Jon Pertwee | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskonomo | John Devon Roland Pertwee | |
Naskiĝo | 7-an de julio 1919 en Chelsea | |
Morto | 20-an de majo 1996 (76-jara) en Konektikuto | |
Mortis pro | korinfarkto [#] | |
Tombo | Putney Vale Cemetery [#] | |
Lingvoj | angla [#] | |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando • Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando [#] | |
Alma mater | Reĝa Akademio de Drama Arto • Lernejo Sherborne • Frensham Heights School [#] | |
Familio | ||
Patro | Roland Pertwee [#] | |
Gefratoj | Michael Pertwee [#] | |
Edz(in)o | Jean Marsh [#] | |
Infanoj | Sean Pertwee [#] | |
Profesio | ||
Okupo | esploristo • komikisto • filmaktoro • teatra aktoro • televida aktoro [#] | |
Laborkampo | videoluda industrio [#] | |
Aktiva dum | 1938– [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Kiel aktoro Pertwee aperis en multaj komediaj roloj, kaj ĉefrolis kiel la Tria Doktoro en la scienc-fikcia TV-serio Doktoro Kiu inter 1970 kaj 1974. Je la fino de sia vivo li tenis proksiman asocion kun Doktoro Kiu aperante ĉe multaj fervorulaj kongresoj rilataj al la serio kaj donante intervjuojn.