Fandom (retejo)

(Alidirektita el Wikia)

Fandom, estas profitcela organizaĵo kreita en marto 2004 de la fondinto de Vikipedio, Jimmy Wales kaj Angela Beesley. Ĝi estas provizanto de vikia spaco. Ĝi trovas monrimedojn per reklamoj provizitaj de Google, la uzantoj ne pagas por uzi ĝin. Wikia estas sendependa de la Fondaĵo Vikimedio kaj de Vikipedio.

Fandom
MediaWiki website • wiki hosting service • vikio • reta gastiga servo vd
Dum 18-a de oktobro 2004 - nekonata/nuntempe
Jura formo entrepreno
Fondintoj Jimmy WalesAngela Beesley vd
Sidejo San-Francisko
Lando Usono
Dungitoj 160
Posedata de Fandom, Inc. vd
Partoprenanta Fandom vd
TTT Oficiala retejo
vdr
Jimmy Wales parolas pri Wikia dum la kunveno de la Fondaĵo Vikimedio de la jaro 2007.

Unue Wikia nomiĝis Wikicities ("Vikiurboj") sed la nomo ŝanĝis en 2006 por eviti konfuzon, laŭ la firmao, multaj homoj pensis ke Wikicities estis speco de gvid-libro pri urboj de la mondo kaj ne sciis ke ili povas trovi informojn pri multaj aliaj aferoj en la retejo.

Ĉe Wikia oni povas krei paĝaron pri preskaŭ io ajn, sed kalumiaj, diskriminaciaj kaj pornografiaj paĝaroj estas malpermesitaj. Multajn paĝarojn en Wikia oni povas konsideri kiel enciklopediojn, ekzemple, ĉe Wikia troviĝas la Vici de LFN, paĝaro en la planlingvo, Nova Lingvafrankao, ne oficiala Vikipedio sed preskaŭ samaspekta ol la Vikipedio en aliaj lingvoj. Ankaŭ trovebla ĉe Wikia estas la Klingon Encyclopedia, antaŭe versio de Vikipedio en la fikcia klingona lingvo.

Malsameco inter Vikipedio kaj temaj paĝaroj de Wikia estas la ebleco skribi pli detale pri aĵoj rilataj al la temo. Ekzemple, ĉe Wookieepedia, la enciklopedio pri la fikcia mondo de Star Wars ("Stelaj Militoj"), oni rajtas skribi longan artikolon pri fikciulo kiu aperas en filmo nur dum kelkaj minutoj, artikolo konsiderata kiel ne utila ĉe Vikipedio.

La plej grandaj paĝaroj de Wikia temas pri "Star Wars" kaj la japana mangao, "Yu-Gi-Oh!"

Kelkaj paĝaroj unue sendependaj de Wikia, ekzemple, Neciklopedio kaj Memory Alpha pri la fikcia mondo de Star Trek ("Stela Vojaĝo"), nuntempe troviĝas en la retejo de Wikia.

Je la komenco de 2010, Wikia havis paĝarojn en pli ol ducent lingvoj.

Eksteraj ligiloj redakti