Klingona lingvo
La klingona lingvo (klingone tlhIngan Hol) estas fikcia lingvo kreita de Marc Okrand por la kin-industria kompanio Paramount. Ĝin parolas la klingonoj, eksterteruloj aperantaj en la filma kaj televida serio Star Trek. Por doni al la lingvo aliplanedan etoson, Okrand ekzemple donis al ĝi la vortordon “Objekto Verbo Subjekto” (OVS).
Klingona | |
La skribo | |
Parolata en | Ne konata |
Parolantoj | Dekduo |
Skribo | latina alfabeto |
Kreinto | James Doohan kaj Marc Okrand |
Dato | 1984 |
Oficiala statuso | |
---|---|
Reguligita de | Klingonlingva Instituto, Marc Okrand |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-2 | tlh |
ISO 639-3 | tlh |
Glottolog | sen valoro |
Angla nomo | Klingon |
Franca nomo | klingon |
Ekzistas Klingonlingva Instituto por varti kaj evoluigi la lingvon kaj ĝian kulturon.
Krom lernolibroj kaj vortaroj ekzistas almenaŭ tri klingonigitaj libroj: Hamleto,Eposo pri Gilgameŝ (klingone: ghIlghameS), Multa bruo pri nenio.
La ne-fikcia parolantaro de la klingona lingvo konsistas ĉefe el entuziasmaj ŝatantoj de Star Trek, kiuj uzas siajn sciojn dum kunvenoj de Trek-ŝatantoj.
Paramount posedas la aŭtorrajton de la oficiala vortaro kaj de la aliaj kanonaj priskriboj de la lingvo. Iuj kontestas la validecon de la aŭtorrajto pro unu decido de la Supera Kortumo de Usono, en t.n. proceso Feist v. Rural, kiu temis pri aŭtorrajto de telefonlibro.
FonologioRedakti
KonsonantojRedakti
Labialo | Dentalo aŭ Alveolaro | Retrofleksa | Postalveolaro aŭ Palatalo |
Velaro | Uvularo | Glotalo | |||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Centra | Laterala | ||||||||
Plozivo | senvoĉe | p pʰ | t tʰ | q qʰ | ' ʔ | ||||
voĉe | b b | D ɖ | |||||||
Afrikato | senvoĉe | tlh tɬ | ch tʃ | Q qχ | |||||
voĉe | j dʒ | ||||||||
Frikativo | senvoĉe | S ʂ | H x | ||||||
voĉe | v v | gh ɣ | |||||||
Nazalo | m m | n n | ng ŋ | ||||||
Verberanto | r r (ɹ) |
||||||||
Aproksimanto | w w | l l | y j |
VokalojRedakti
- <a> ɑ vasta malantaŭa nerondigita vokalo (per la angla spa)
- <e> ɛ mezvasta antaŭa nerondigita vokalo (per la angla bed)
- <I> ɪ preskaŭ malvasta preskaŭ antaŭa nerondigita vokalo (per la angla bit)
- <o> o mezmalvasta malantaŭa rondigita vokalo (per la franca eau)
- <u> u malvasta rondigita vokalo (per la hispana tu)
SpecimenoRedakti
Nia Patro (Transkribita):
- vavma' QI'tu'Daq, quvjaj ponglIj:
- ghoSjaj wo'lIj, qaSjaj Dochmey DaneHbogh
- tera'Daq QI'tu'Daq je.
- DaHjaj maHvaD DaHjaj Soj yInobneS,
- 'ej yemmeymaj tIbIjneSQo'
- maHvaD yembogh nuvpu' DIbIjbe'moH.
- ghotlhu'moHneSQo', 'ach mIghghachvo' ghotoDneS.
- reH SoHvaD wo', HoS je, batlh je.
Nia Patro en la klingon skribsistemo, pIqaD[1]
-
-
-
-
-
-
-
-
NotojRedakti
- ↑ La ConScript Unikodo Registro uzas la privata unikodon areo por planlingvoj.
Vidu ankaŭRedakti
- Na'via lingvo, alia fikcia lingvo kreita de lingvisto por filmo
Eksteraj ligilojRedakti
- La Klingonlingva Instituto
- Patro Nia kaj Anĝela Saluto al Maria
- Stille Nacht (Paca nokt')
- Diversaj ligiloj kaj informoj pri la la Klingona lingvo en la Kelkaj ligiloj kaj informoj pri la Klingona Lingvo, podkastoj kaj tiel plu
- Verkoj pri la Klingona lingvo en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo