La glotaj konsonantoj, aŭ ĵargone glotaloj, aŭ pleonasme glotalaj konsonantoj estas konsonantoj artikulaciataj per la gloto.

Lokoj de artikulacio
Labialo
Bilabialo
Labial-velaro
Labial-alveolaro
Labial-dentalo
Koronalo
Lango-labialo
Interdentalo
Dentalo
Alveolaro
Apeksa konsonanto
Laminalo
Postalveolaro
Alveolo-palatalo
Retroflekso
Dorsalo
Palatalo
Labial-palatalo
Velsono
Uvularo
Uvular-epiglotalo
Radikalo
Faringalo
Epigloto-faringalo
Epiglotalo
Glotalo
Ĉi tiu paĝo entenas fonetikan informon en la IFA, kiu povas ne ĝuste montriĝi per iuj retumiloj.
[Helpon!]
vdr

Multaj fonetikistoj konsideras ilin, aŭ almenaŭ la tiel-nomatajn frikativojn, kiel transirajn statojn de la gloto sen ia loko de artikulacio kian havas aliaj konsonantoj; fakte, iuj entute ne konsideras ilin kiel konsonantojn. Tamen, almenaŭ la glota plozivo kondutas kiel tipa konsonanto en lingvoj kia Tsou ("Tsou" en Tajvano).

Glotaj konsonantoj en la Internacia Fonetika Alfabeto:


IFA Priskribo Ekzemplo
Lingvo Ortografio IFA Signifo
ʔ glota plozivo (senvoĉa) Havaja okina [ʔo.ˈki.na] ‘okina[1]
ɦ glota frotsono voĉa Ĉeĥa Praha [pra.ɦa] Prago
h glota frotsono senvoĉa Angla hat [hæt] ĉapelo

La "frikativoj" ne estas veraj frikativoj. Temas pri tradicia uzo de la vorto. Ili anstataŭe prezentas transirajn statojn de la gloto (fonado) sen specifa loko de artikulacio. [h] estas sevoĉa transiro; [ɦ] estas spirvoĉa transiro, kaj povus transkribiĝi kiel [h̤].

La glota plozivo troviĝas en multaj lingvoj. Ofte ĉiujn vokalajn komenciĝojn antaŭas glota plozivo; ekzemple, en la germana. En la havaja la glotan plozivon signas unuopa malferma citilo <>. Iuj alfabetoj uzas diakritajn signojn por la glota plozivo, kia la hamzo <ء> en la Araba alfabeto; en multaj lingvoj de Mezameriko, la Latina litero <h> estas uzata por la glota plozivo.

Pro tio ke la gloto laŭnecese estas fermita por la glota plozivo, ĝi ne povas esti voĉa.

Piednotoj redakti

  1. 'okina: Glota signo en multaj polineziaj lingvoj.

Vidu ankaŭ redakti