Mezameriko
Mezameriko (aŭ Mezamerika civilizo) estas historia nomo por la teritorio formiĝanta el la granda parto de nuntempa Meksiko, Gvatemalo, Belizo, Salvadoro kaj Kostariko, kiu estis estloko por grupo de historiaj kulturoj havintaj similajn ecojn.
Ne konfuzu kun Centra Ameriko kiu estas la nomo de la geografia zono inter Nordameriko kaj Sudameriko.
La plej gravaj kulturoj, kiuj floris en Mezameriko, estis tiuj de olmekoj, toltekoj, meŝikoj kaj majaoj.
GeografioRedakti
TopografioRedakti
Mezameriko norde bordas kun nortmeksikana dezerto, sude ĝi limitiĝas per vivmalindaj tropikoj de Kostariko. Klimato ene en bordoj de Mezameriko ankaŭ variegas. Gravan rolon en geografio de ĉi tiu regiono havas montanaroj, la plej grandaj inter kiuj estas Suda Patrinmontaro, Okcidenta Patrinmontaro kaj Orienta Patrinmontaro. Reale montaro nomata Patrina Montaro (aŭ Sierra Madre hispane) konsistas per dekoj da montlinioj tiriĝantaj de Nordo al Sudo.