Antropomorfismo
Antropomorfismo estas tendenco atribui homajn ecojn al nehoma estaĵo, objektoj.

Hundo kostumita per homaj vestaĵoj por komika efiko
UzadoRedakti
Uzado en literaturoRedakti
En la (beletra) literaturo kaj en la retoriko oni uzas ĝin kiel stilan rimedon, sed nomas ĝin personigo.
Uzado en teologioRedakti
En teologio antropomorfismo signifas paroli pri Dio uzante homajn karakterizojn por priskribi ĝian personecon kaj agojn. En la antikvo oni ĝenerale faris tion. Ekzemple en la Biblio (ekz. Gen. 8:21: "Kaj la Eternulo flaris la agrablan odoron..."; Mat. 5:35, la piedoj de Dio). Poste la solidigo de la pensado abstrakta en la filozofio kaŭzis la forlason de antropomorfismoj.
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Artikolo pri antropomorfismo (en la angla)
- Artikolo en la "Cyclopædia", "An universal dictionary of arts and sciences", de Ephraim Chambers de 1728 (en la angla)