Masko

kovrilo de vizaĝo, por protekto, ceremonio, religio, ornamo, aŭ kaŝado de identeco

Masko estas ŝirmilo por vizaĝo, uzata por kaŝi sian identecon (per nerekonebleco de la vizaĝo) aŭ por ŝirmi vizaĝon de damaĝo. Maskoj estas uzataj en karnavaloj, teatroj, ankaŭ dum religiaj ritoj en kelkaj kulturoj.

Laŭ Francisko Azorín masko estas Artefarita vizaĝo kun pli malpli karikaturaj trajtoj. Oni uzas ĝin diverscele; ĉar la antikvaj aktoroj uzis ĝin ĉe teatraj sceno, ĝi estas alegorio de la teatra arto.[1] Li indikas etimologion el la araba maskara (maskulo, bufono). Kaj li aldonas la terminon maski, por kaŝi per masko.[2]

Pri la koncepto de "masko" en psikologio vd. Masko (psikologio).

Leĝa statuso redakti

 
Teatraj romiaj maskoj en muzeo de Merido.

En iuj landoj kovrado de vizaĝo en publikaj lokoj estas malpermesita.

En oktobro 2019 la ĉefadministrantino de Hongkongo, Carrie Lam anoncis malpermeson kontraŭ maskoj, aplikota al homoj ĉeestontaj "kontraŭleĝajn" kunvenojn, kiuj uzas perforton, kaj ĝi ekskluzivas tiujn kiuj maskas sin pro "legitima bezono". Tio okazis kadre de politikaj protestoj en la urbo.

Rilataj temoj redakti

Bildaro redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 132.
  2. Azorín, samloke.

Eksteraj ligiloj redakti