Kirurgia masko

kovraĵo de buŝo kaj nazo uzata por redukto de infektoj per aeraj patogenoj

Kirurgia masko sanmasko celas esti eluzata de sanlaboristoj dum kirurgio kaj dum flegado por bari la bakteriojn ĵetitajn en likvaj gutetoj kaj aerosoloj de la buŝo kaj nazo de la portanto. Ili ne estas dezajnitaj por protekti la portanton de enspirado de aeraj bakteriojviruspartikloj. Kirurgiaj maskoj estas populare portitaj de la popolo en orientaziaj landoj por redukti la eblecon de disvastigado de aeraj malsanoj.

Kirurgia masko
De kie venas la sanmasko? - video de la jutuba kanalo Scivolemo.

Jam fine de la 20-jarcento ili populariĝis en kelkaj orientaziaj landoj ĉefe kontraŭ poluado, kaj tutmonde pro evito de malsufero pro alergioj kaj evito de kontaĝo de diversaj malsanoj inter kiuj COVID-19.

Kiel uzi ĝin redakti

 
Sen kirurgia masko, aeraj malsanoj povas esti facile transdonitaj per spiraj gutetoj

La Monda Organizo pri Sano (OMS) rekomendas:[1]

  • Detale metu ĝin tiel ke ĝi kovru la buŝon kaj la nazon, forte ŝnuru ĝin por ke ne estu spaco inter ĝi kaj la vizaĝo.
  • Ne tuŝu ĝin dum vi portas.
  • Demetu per la ĝusta tekniko (malŝnuru ĝin en la nukso sen tuŝi sian frontan parton).
  • Post demeto aŭ tuŝo de la masko oni devas lavi siajn manojn per hidroalkohola likvaĵo aŭ per akvo kaj sapo se ili estas videble malpuraj.
  • Kiam la masko estu malseketa anstataŭu ĝin por alia pura kaj seka.
  • Ne reuzu maskojn de unu sola uzo kaj tuj forĝetu ĝin post uzado.

En Esperanto redakti

Pavel Fischer-Kotowski en tripaĝa artikolo skizas priskribon de tiuj maskoj kaj aldonas konsilojn por ties ĝusta uzado, emfaze al la epidemio de KOVIM-19.[2]

Referencoj redakti

  1. Kiel uzi kirurgiajn maskojn (angle). Alirita 2020-04-08.
  2. Pavel Fischer-Kotowski, "Ĉu la masko utilas?", Kontakto, nº 304, aprilo 2021, pp. 5-7.

Vidu ankaŭ redakti