Centra Ameriko

la parto de Ameriko inter Meksiko kaj Kolombio, bordanta Kariban Maron kaj Pacifikon, konsistanta el sep landoj: Belizo, Kostariko, Gvatemalo, Honduro, Nikaragvo, Panamo, kaj Salvadoro
(Alidirektita el Centrameriko)

Centra Ameriko estas longa istmo, kiu kuras ekde Jukatano en suda Meksiko ĝis la Panama kanalo aŭ la limo de Kolombio, konektante la du kontinentojn de Ameriko. Centra Ameriko estas laŭ geologia mezurilo sufiĉe nova tero, kun multe da vulkana aktivo. Escepte de anglalingva Belizo ĝi entute apartenas al Latin-Ameriko.

Mapo de Centra Ameriko.

Landoj, denorde suden:

Ankaŭ troviĝas franca insuleto:

Diversaj difinoj de "Centra Ameriko" ekzistas. En politika geografio, ĝia plej malvasta senco celas la kvin landojn, kiuj apartenis al la Ĝenerala Kapitaneco de Gvatemalo kaj sendependiĝis de Hispanio en la 15-a de septembro de 1821. Kutime, ĝi ankaŭ inkludas Panamon kaj Belizon. Por natura geografio, pli konvenas fiksi la limojn de Centra Ameriko pli vaste, ĉe la Tevantepeka Terkolo en Meksiko kaj la Rivero Atrato en Kolombio. Domingo, kvankam ĝi nek nature nek historie estas parto de Centra Ameriko, nuntempe partoprenas en strukturoj kiel la Sistemo pri Integrigo de Centra Ameriko kaj la Traktato pri Libera Komerco inter Usono, Centra Ameriko, kaj Domingo (CAFTA).

BiodiversecoRedakti

Ekologie Centra Ameriko ege gravas, ĉar sur tiu ĉi malvasta regiono konsistanta el suda Meksiko kaj sep malgrandaj landoj troviĝas 11 % el la surtera totalo de specioj animalaj kaj vegetalaj. Ĝi estas neanstataŭebla trezoro de biodiverseco. Tial la organizaĵo Naturprotekto Internacie (angle : Conservation International) indikis ĝin kiel biodiverseco-riĉaĵejon. Centra Ameriko ankaŭ ampleksas la Centramerikajn pinarojn-kverkarojn, kiu estas tutmondaj 200-regiono signita de la Monda Natur-Fonduso (WWF).

PolitikoRedakti

La landoj de Centra Ameriko teorie estas prezidentaj respublikoj, krom Belizo, kiu havas parlamentan sistemon laŭ la brita modelo; tamen la la landoj plejparte havis ĥaosan politikan vivon inter la sendependiĝo de Hispanio kaj la nuntempo. Tio inkludis sangoplenajn diktaturojn, enlandajn militojn kaj aliajn perfortaĵojn organizitajn laŭ ideologiaj kriterioj, kie interbatalis armeoj aŭ naciaj gardistaroj kaj revoluciaj gerilistaroj.

  • Gvatemalo kaj Salvadoro estis la landoj, kiuj plej suferis politikojn de vera ekstermo kontraŭ sektoroj de sia loĝantaro dum la enlandaj militoj de la 1970-aj y 1980-aj jaroj, kies vundoj ankoraŭ saniĝas.[1][2]
  • Nikaragvo ankaŭ estis travivanta demokratiĝon kaj alkutimiĝon al kulturo de paco post enlandaj militoj, sed kun daŭraj suspektoj pri balotaj trompoj.[3] Post 2018 ĝi suferas fortan socipolitikan krizon.
  • Honduro ŝajnis esti stabiliganta sian demokration ĝis la puĉo, kiu eksigis la prezidanton Manuel Zelaya la 28-an de junio de 2009.
  • Panamo estas demokratio post la usona invado, kiu finis la diktaturon de Manuel Antonio Noriega en 1989.
  • Kostariko demokratiĝis pli frue ol la aliaj landoj de la regiono. Post la lasta enlanda milito, okazinta en 1948, ĝi abolis sian armeon, kio permisis trankvilan kaj pacan alternon je regopovo inter politikaj partioj.[4]


Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti