Tegucigalpo

ĉefurbo de Honduro

Tegucigalpo (nacilingve Tegucigalpa) estas la ĉefurbo de Honduro. Ĝi situas en la amnoma valo, je 990 metroj super marnivelo.

Panorama vido de la urbo je aprilo 2008
Panorama vido de la urbo je aprilo 2008
Tegucigalpo
naŭatle Taguz-galpa, hispane Tegucigalpa
provinca ĉefurbo
Tegucigalpo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Tegucigalpa
Kromnomo: Tegus, Tepaz
Ŝtato Honduro Honduro
Departemento Francisco Morazán
Historia regiono Antaŭkolumba Ameriko
Rivero Choluteca
Situo Tegucigalpo
 - alteco 990 m s. m.
 - koordinatoj 14° 06′ 00″ N 87° 13′ 00″ U / 14.10000 °N, 87.21667 °U / 14.10000; -87.21667 (mapo)
Areo 201,5 km² (20 150 ha)
Loĝantaro 1 126 534 (2010)
Denseco 5 590,74 loĝ./km²
Fondo 1578
Horzono UTC (UTC-6)
Poŝtkodo Tegucigalpo: 11101, Comayagüela: 12101
Telefona antaŭkodo +504 2
Situo enkadre de Honduro
Situo enkadre de Honduro
Situo enkadre de Honduro
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Vikimedia Komunejo: Tegucigalpa
Retpaĝo: www.lacapitaldehonduras.com
Map
Tegucigalpo
Basílica de la Virgen de Suyapa, baziliko de la Virgo de Sujapa, patronino de Honduro
Kopio de antaŭkolumba templo en Tegucigalpo

La loĝantaro estis en 2010 de 1 126 534 homoj.

Kune kun la apuda urbo de Comayagüela, situanta transe de la rivero Grande aŭ Choluteca, ĝi formas la Centran Distrikton, oficialan nomon de la ĉefurbo.

La plej gravaj industriaj sektoroj estas la teksa, sukera kaj tabaka.

Historio redakti

Tegucigalpo estis fondita en la 16-a jarcento, kiel centro de la mina aktivado de oro kaj arĝento. La ĉefurbeco pasis el Tegucigalpo al Comayagua kaj revene plurfoje en la unuaj jaroj, ĝis 1880, de kiam ĝi restis en Tegucigalpo. Tie fondiĝis en 1847 la unua universitato de la lando. Ĝi suferis grandajn damaĝojn en 1998 post la paso de la Uragano Mitch.