Malfermi la ĉefan menuon

Departemento Francisco Morazán

Departemento Francisco Morazán (FMO) estas unu el la departementoj de Honduro.

Departemento Francisco Morazán
departemento
Flag of Tegucigalpa.svg
Flago
Lando Honduro
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Francisco Morazán Department
Situo de departemento Francisco Morazán
Malgranda lago en Santa Lucia, Francisco Morazán
"Ringa strato" ĉirkaŭ ĉefurbo Tegucigalpa

Ĝi troviĝas en la meza parto de la lando. La departementa ĉefurbo estas Tegucigalpa, kiu estas ankaŭ la nacia ĉefurbo. Ĝis 1943 ĝi estis konata kiel departemento Tegucigalpa. La nomo devenas el tiu de la nacia heroo Francisco Morazán.

La departemento estas tre monta, kun ŝtonaj, malebenegaj montaroj kovritaj de pinaj arbaroj. Valoj, kiel tiuj de Guiamaca, Talanga, kaj Amarateca, estas intersternitaj inter la montaroj. Multe da la altaj montoj enhavas nubarbarojn, ekz. Nacia Parko La TigraCerro Uyuca. La plej sudorienta parto de la departemento havas Pacifikan sekarbaran naturmedion, dum en la nordo lokiĝas la Montaña de la Flor, hejmo de la indiĝenaj Jicaque.

Francisco Morazán kovras areon de 7946 km², kaj en 2005 havis popolnombron de 1.680.700 - la dua plej granda en Honduro.

MunicipojRedakti