La Nazoj (hispane: Naso, Teribe, aŭ Tjer-di) estas indiĝena popolo, kiu loĝas ĉefe en nordokcidenta Panamo, en la monarĥio de Nazo-Teribo. Nazo-Teribo estas indiĝena regiono okcidente de la provinco Bokas-del-Toro, apud la limo de Kostariko. Ĝi estas la sola oficiale agnoskata indiĝena monarĥio en Ameriko.

Nazoj (popolo)
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
La indiĝena regiono Nazo-Teribo havas areon de 1.300 kvadrataj kilometroj kaj 3.500 loĝantojn

La monarĥio redakti

Ekde pratempo, super la Nazoj regas reĝo. La titolo de reĝo estas hereda -- post la morto de la reĝo, la princo kroniĝas. Se dinastio tute elmortas, la edziĝintaj viroj de la tribo devas kunveni kaj elekti novan reĝon.

Laŭ tradicio nur viroj rajtas fariĝi reĝo.

Listo de la lastaj reĝoj de Nazo-Teribo redakti

Kulturo redakti

Iom da Nazoj konfesas kredon je la katolika religio, sed multaj ankoraŭ kredas je la dio Sboo (Sbö), kiu laŭ la tradicia religio de la Nazoj estas la kreinto de la mondo.

Nazoj parolas la teriban lingvon, sed plejparte bone parolas la hispanan ankaŭ.