Inter 1200 kaj 500 jaroj a.K., la olmeka kulturo floris en la regiono de la golfo de Meksiko, ĉefe en la nunaj ŝtatoj de Verakruco kaj Tabasko. Unu el ĝiaj ĉefaj lokoj estis La Venta, urbo konstruita laŭlonge de akso kuranta norde-suden, kaj kies monumentoj estas aranĝitaj pli-malpli simetrie al tiu akso.

Olmekoj
civilizaciokulturoetno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

La plej karakterizaj kreaĵoj de l’ olmekoj, tamen, estis la grandegaj monolitoj el ĉizita ŝtono, kiuj reprezentas kolosajn kapojn, la altaroj kaj aliaj aĵoj, el kiuj multaj ekzemploj atingis nin. Krom la ŝtono, la olmekoj uzis jadon kaj aliajn fajnajn ŝtonojn.

Ĉefa elemento en la olmeka kulturo estas la jaguaro, kiu povas esti konsiderata ties totemo.

La olmeka dekadenco komenciĝis ĉirkaŭ 500 jaroj a.K. Kvankam ne eblas precizigi la kialojn, estas proponata la hipotezo ke ĝi ŝuldiĝas al konkurenco de rivalaj kulturoj estiĝintaj en aliaj areoj, aŭ pro internaj malpacoj kaŭzitaj de la malkontento de la subpremitaj tavoloj, pro tio ke ĝi estis socio ege hierarkiigita.

Tamen, olmekoj lasis gravan kulturan heredaĵon al diversaj popoloj. La plej gravaj el tiuj estis la teotiŭakananoj, situintaj en la valo de Meksiko kaj Pueblo.

Lingvo kaj skribo redakti

 
ŝtontabulo kun olmekaj simboloj
 
statuo de Tuxtla, kun glifoj de la epi-olmeka aŭ istma skribo, uzita en la istmo de Tehuantepeko

Ĉar la olmeka kulturo estis la unua civilizo en Mezoameriko, estas konjektita ke multaj Mezamerikaj atingoj unue okazis ene de sia kulturo. Interalie, la olmekoj estas meritigitaj je la evoluo de la kalendaro (azteka kaj majaa), skribo kaj epigrafio.

Oni trovis fine de de la 1990-aj jaroj - dum vojkonstruado - ŝtontabulon (steleon) ĉe Cascajal [Kaskaĥal], kiu pezas 12 kg kaj havas la grandon de 36x21x13cm kaj surhavas 62 ĉifritajn simbolojn.

Antaŭ la malkovroj de 2002, la ĉefa korpuso de longaj surskriboj konsistis el dekduo de epigrafaj surskriboj, ĉiuj datitaj inter 300 a.K. kaj 530[1] En 2002 surskribo devenanta de 650 a.K.[2] kaj en 2007 alia el 900 a.K.,[3] kiu superas laŭ malnoveco la skribon de la zapoteka lingvaro kaj faras la olmekan skribon la plej malnova en Ameriko.

Certaj surskriboj estis trovitaj sur kelkaj steleoj enhavantaj ideogramojn. Laŭ kelkaj historiistoj, unu el tiuj steleoj rakontas la vivon de reganto, sed tiu interpreto ankoraŭ ne akiris la unuanimecon de la internacia komunumo. Inter 1991 kaj 1994 la lingvistoj Terrence Kaufman kaj John Justeson efektivigis deĉifradan laboron kiu igis ilin identigi la lingvon de la olmekaj surskriboj kiel variaĵon de la miĥe-sokeaj lingvoj, aparte praa lingvo de la pra-sokea kaj do iom pli malproksime rilata al la pra-miĥea. Tiu ĉi deĉifrado montras ke la glifoj estas fakte parto de silabaro.

Bildaro redakti


Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti