La epigrafio (de la greka επιγραφή: surskribo) estas aparta scienco kaj helpa fako de historio, pere de kiu oni studas la surskribojn faritajn sur malmolaj materialoj, establante metodologiojn por legi kaj interpreti ilin.

La celo de la epigrafio estas la deĉifrado, legado kaj interpretado de la surskriboj, cele al akiro de plej eble pli granda kvanto de informaro el tiuj. Laŭ la internaciaj konvencioj (ĉefe ĉe Unesko), la ekzisto de propra epigrafio estas la markilo kiu indikas la pason de prahistoria al historia kulturo, ĉefe kiam inter ĝiaj surskriboj estas analoj kaj kronikoj.

Laŭ Francisko Azorín epigrafio estas Scienca studo pri la surskriboj sur malmola materio.[1] Li indikas etimologion el greka epi + grafein (sur + skribi), kaj de tie la latina epigraphia. Kaj li aldonas teknikajn terminojn kiaj Epigrafo, por devizo, surskribo sur malmola materio; sakra epigrafio, dediĉita al dioj; jura epigrafio, por prileĝa dispono; monumenta epigrafio, ornamanta monumentojn; historia epigrafio, memoranta indan faron; honora epigrafio, dediĉita gloran personon; funebra epigrafio, por honori mortintojn.[2]

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 66.
  2. Azorín, samloke.

Vidu ankaŭ redakti