Tabasco

(Alidirektita el Tabasko)

Tabasco [taBASko] (esperantigite Tabasko), oficiale La Libera kaj Suverena Ŝtato de Tabasko (hispane: Estado Libre y Soberano de Tabasco) estas federacia subŝtato de Meksiko. Ĝi situas en la sud-oriento de la lando, inter la terkolo de Tehuantepec kaj la duoninsulo Jukatano. Laŭ ĝia nordo situas la Meksika Golfo. La ĉefurbo de Tabasko estas Villahermosa

Tabasco
Federacia subŝtato
FlagoBlazono
subŝtato de Meksiko [+]

LandoMeksiko

Supermara alteco21 m [+]
Koordinatoj18° N, 93° U (mapo)17.966666666667-92.566666666667Koordinatoj: 18° N, 93° U (mapo)
ĈefurboVillahermosa
- koordinatoj18° N, 93° U (mapo)17.966666666667-92.566666666667Koordinatoj: 18° N, 93° U (mapo) [+]
Areo24 738 km² (2 473 800 ha) [+]

Loĝantaro2 402 598 [+] (2020)
Denseco97,12 loĝ./km² [+] [+]

SubŝtatestroCarlos Manuel Merino Campos
(ekde )

HorzonoUTC-06:00 [+]
Poŝtkodo86000–86999 [+]
ISO 3166-2MX-TAB

Tabasco (Tero)
Tabasco (Tero)
situo de Tabasco en Meksiko

Tabasco (Tabasco)
Tabasco (Tabasco)
DEC
Tabasco
Tabasco

Map
Tabasco

Vikimedia Komunejo:  Tabasco [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Ĝi havas areon de 25 000 km² kaj loĝantaron de 1,9 milionoj kaj dividiĝas en 17 komunumojn (municipojn); vidu ankaŭ la liston de komunumoj en Tabasko. La provinca kodo laŭ ISO 3166-2 estas "MX-TAB".

Tri aliaj Meksikaj ŝtatoj havas limon kun Tabasko: Kampeĉo ĉe la nord-oriento, Veracruz ĉe la okcidento, kaj Chiapas ĉe la sudo. La nord-okcidenta parto de Tabasko (ĉe la Meksika Golfo kaj la sud-orienta parto (limanta al Gvatemalo, specife la Departemento Peten) estas ligitaj per terstrio nur 7–10 km larĝa. Multaj mapoj donas la impreson, kvazaŭ la du partoj tute ne estas ligitaj.

Historio redakti

La unua hispano, kiu venis en la regionon, kiu nun estas Tabasko, estis la konkeranto Juan de Grijalva, kiu la 8-an de junio 1518 venis al la buŝo de granda rivero, al kiu li donis la nomon "Rio de Grijalva".

La konkeranto Hernán Cortés venis al Tabasko la 12-an de marto 1519 kaj, venkinte la lokanojn (potonĉanoj) en la sanga "batalo de Centla", fondis la 25-an de marto la urbon "Santa María de la Victoria" (S-ta Maria de la venko), estontan la unua hispana setlejo en kontinenta Ameriko. Samtage la pastro Fratulo Bartolomé de Olmedo celebris la unuan kristanan meson sur la kontinento, kaj la lokanoj donacis al Cortés virinon nomotan La Malinche, grave rolontan en la konkero de la azteka regno. En 1525 Juan de Vallecillo iĝis la unua guberniestro de la ekestanta provinco Tabasko, sed ne sukcesis pacigi ĝin.

En 1529 Don Francisco de Montejo estis nomumita guberniestro de Tabasko kaj taskata pri ties pacigo, kaj komencis la konkeron de Jukatano. Kvankam ĝi estis la unua posedaĵo de la hispana reĝo en Meksiko, la konkerantoj bezonis pli ol 40 jarojn por pacigi la provincon, pro la firmega rezisto de la indiĝenoj. Post atingo de paco Tabasko estis aligita al la kapitanejo de Jukatano. Neglektata de la reĝaj aŭtoritatoj la provinco dum pli ol 100 jaroj suferis sub piratoj, kiuj detruis la ĉefajn setlejojn. Nur en 1717 la tabaskaj trupoj sub ordono de Juan de Amestoy venkis kaj forpelis la piratojn de insulo Tris kaj fondis la urbon "Nuestra Señora del Carmen". La provinco pasis la 302 jarojn de hispana regado, ĝis la sendependeco en 1821, en ekstrema neglekto. Je la 3-a de majo 1824 instaliĝis la unua kongreso de la libera, sendependa kaj suverena ŝtato Tabasko, kaj jam samjare la ŝtato decidis aliĝi al la Unuiĝintaj Ŝtatoj Meksikaj.

Nomigo redakti

Neniu certas pri kiel oni Tabaskon nomigis. La nomo "Tabasco" aperas en la kronikoj de la konkeranto Bernal Díaz del Castillo, kiu menciis riveron nomatan laŭ loka registo, nomis "Tabscoob." Ankaŭ eble la nomo devenas el majaa diraĵo kiu signifas "nia sinjoro de la ok tigroj." Aliaj teorioj asertas ke la nomo devenas el la naŭatla kun la signifoj "loko, kiu havas sinjoron" aŭ "loko, kie la tero estas humida."

Socio redakti

Kulturo redakti

Zapateo aŭ ankaŭ nomate zapateado (hispane zapateado: piedfrapado) estas danco, kiu estas karakteriza por Tabasko.

Tabaska saŭco redakti

La provinco Tabasko kaj samnoma rivero donis sian nomon al konata, tre spica saŭco. Ĝi estas produktata el ruĝa ajlo, kapsiko, vinagro, akvo kaj salo kaj maturiĝas en kverkaj bareloj. La saŭco estas produktata ne en Meksiko, sed i.a. en Luiziano (Usono).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti