Petenaj-verakrucaj humidaj arbaroj

La petenaj-verakrucaj humidaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la centramerika ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de Belizo, Gvatemalo kaj Meksiko.

Petenaj-verakrucaj humidaj arbaroj
ekoregiono
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

Petenaj-verakrucaj humidaj arbaroj (Tero)
Petenaj-verakrucaj humidaj arbaroj (Tero)
Situo de la ekoregiono
Vikimedia Komunejo:  Petén-Veracruz moist forests [+]
vdr
La arbaro ĉirkaŭanta la templojn de la majaoj.
Usumacinta-Rivero en Lakandon-arbaro.

Priskribo redakti

La petenaj-Verakrucaj humidaj arbaroj kovras areon de 149 100 kvadrataj kilometroj, etendiĝante ekde centra Verakruco tra partoj de la meksikaj subŝtatoj de Oaĥako, Tabasko, Ĉiapaso, kaj Kampeĉo, same kiel norda Gvatemalo kaj plejparte de Belizo. La petenaj-verakrucaj humidaj arbaroj plejofte okupas la marbordajn malaltaĵojn kun meandrantaj riveroj, kaj ampleksas la Lakandon-Arbaro de Ĉiapaso kaj la Petena Baseno de Gvatemalo. La ekoregiono estas limigita sude per serio de montaroj kaj altaĵoj, inkluzive de Oaĥaka Patrinmontaro, Ĉiapasa Patrinmontaro, Ĉiapasa Altebenaĵo kaj Gvatemalaj Altaĵoj, kie la malataĵaj petenaj-verakrucaj humidaj arbaroj transiras al montaraj humidaj arbaroj kaj pinaroj-kverkaroj. En centra Verakruco, la verakrucaj sekaj arbaroj disigas la petenaj-verakrucajn humidajn arbarojn de la verakrucaj humidaj arbaroj pli fore norden. La okcidenta parto de la ekoregiono plejofte etendiĝas ĝis Meksika Golfo, kvankam la montaraj arbaroj de Tukstlas-Montaro kaj la inunditaj arbaroj kaj malsekejoj de Pantanos de Centla konstituas apartajn ekoregionojn. La orienta parto de la ekoregiono estas norde limigita de la jukatanaj humidaj arbaroj, kiuj etendiĝas orienten kaj okcidenten tra Jukatano. La petenaj-verakrucaj humidaj arbaroj etendiĝas orienten ĝis Kariba Maro en Belizo, ĉirkaŭante enklavojn de la belizaj pinaroj en Majaa Montaro kaj apud la marbordo. La belizaj marbordaj mangrovoj situas laŭlonge de la kariba marbordo.

Flaŭro redakti

 
Arbaro ĉirkaŭanta la ruinojn de Tikal, Gvatemalo.

Oni konsideras ke la areo gastigas unu el la plej gravaj akvaj vaskul-plantaj flaŭroj de Mezameriko.

En suda Tamaŭlipaso, la superregantaj arboj (ekzemple majaa brosimo (morusacoj), Manilkara zapota (sapotacoj), Celtis monoica (kanabacoj), kaj Bursera simaruba (burseracoj)) atingas altecojn ĝis 30 m. La samaj specioj kreskas eĉ pli alte en Sanktluis-Potosio. Likenoj kaj fungoj vegetas sur la arboj, same kiel pendantaj epifitoj.

Faŭno redakti

La ekoregiono gastigas 468 birdo- kaj 191 mamulospeciojn [1].

Popoloj redakti

En la norda parto de la ekoregiono estiĝis la kulturo de la Olmekoj, kiuj konstruis urbojn inter 1200 kaj 400 antaŭ Kristo. La klasika majaa civilizo ( 250-900 AD ) centriĝis en la orienta kaj suda partoj de la ekoregiono, ekde Tabasko kaj norda Ĉiapaso tra norda Gvatemalo ĝis Belizo. Nuntempe, modernaj majaaj popoloj loĝas en la orienta parto de la ekoregiono, dum miĥe-zoke- kaj naŭatlaj popoloj vivas en la okcidento.

Konservado kaj minacoj redakti

La ekoregiono entenas iom da naturprotektejoj, inkluzive de la Majaa Biosfera Rezervejo en Gvatemalo kaj Biosfera Rezervejo Montes Azules en Meksiko.

Referencoj redakti

  1. Hoekstra, J. M.. (2010) The Atlas of Global Conservation: Changes, Challenges, and Opportunities to Make a Difference. University of California Press. ISBN 978-0520262560. Arkivigite je 2012-12-05 per Archive.today Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-12-05. Alirita 2011-07-31.

Vidu ankaŭ redakti


Neotropisaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
NT0101 Araŭkariaj humidaj arbaroj   Argentino,   Brazilo
NT0102 Atlantik-marbordaj restingaoj   Brazilo
NT0103 Bahiaj marbordaj arbaroj   Brazilo
NT0105 Boliviaj jungaoj   Bolivio,   Peruo
NT0106 Kaating-enklavaj humidaj arbaroj   Brazilo
NT0116 Kokos-insulaj humidaj arbaroj   Kostariko
NT0117 Mar-andaj montarbaroj   Venezuelo
NT0120 Kubaj humidaj arbaroj   Kubo
NT0121 Montarbaroj de orienta Reĝa Kordilero   Ekvadoro,   Kolombio,   Peruo
NT0131 Jamajkaj humidaj arbaroj   Jamajko
NT0142 Napaj humidaj arbaroj   Ekvadoro,   Kolombio,   Peruo
NT0144 Nordorient-brazilaj restingaoj   Brazilo
NT0148 Centlaj marĉarbaroj   Meksiko
NT0150 Paranaj-paraibaaj landinternaj arbaroj   Argentino,   Brazilo,   Paragvajo
NT0151 Pernambukaj marbordaj arbaroj   Brazilo
NT0152 Pernambukaj landinternaj arbaroj   Brazilo
NT0153 Peruaj jungaoj   Peruo
NT0154 Petenaj-verakrucaj humidaj arbaroj   Gvatemalo,   Meksiko
NT0160 Marbordaj arbaroj de Serra do Mar   Brazilo
NT0162 Ĉiapas-patrinmontaraj humidaj arbaroj   Gvatemalo,   Meksiko,   Salvadoro
NT0164 Sud-floridaj rokejoj   Usono
NT0165 Sud-andaj jungaoj   Argentino,   Bolivio
NT0166 Humidaj arbaroj de sudokcidenta Amazonio   Brazilo,   Bolivio,   Peruo
NT0167 Talamankaj montarbaroj   Kostariko,   Panamo
NT0176 Verakrucaj humidaj arbaroj   Meksiko

Eksteraj ligiloj redakti