Centlaj marĉarbaroj
La centlaj marĉarbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la centramerika ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de sudorienta Meksiko.
PriskriboRedakti
La ekoregiono kovras areon de 17 200 kvadrataj kilometroj en la subŝtatoj Tabasko kaj Kampeĉo apud la komunumo Centlo. La centlaj marĉarbaroj okupas la riverdelton de Usumacinto kaj Griĥalvo, kiuj elfluas en Meksikan Golfon kaj Terminos-Lagunon pere de multaj riverbranĉoj. La ekoregiono ampleksas tutjare inundatajn malsekejojn kaj marĉarbarojn kiuj estas subakvigataj dum la somera pluvsezono.
La usumacintaj mangrovoj troviĝas en la saleta akvo inter la centlaj marĉarbaroj kaj la malferma akvo de Terminos-Laguno kaj Meksika Golfo. La petenaj-verakrucaj humidaj arbaroj troviĝas okcidente kaj sude, kaj la jukatanaj humidaj arbaroj situas oriente.
FaŭnoRedakti
Du el la plej famaj bestospecioj de la centlaj marĉarbaroj estas la moreleta krokodilo (Crocodylus moreletii) kaj Atractosteus spatula (Lepisosteidae), fiŝo kiu jam ekzistis en la epoko de la dinosaŭroj.
Minacoj kaj konservadoRedakti
La centlaj marĉarbaroj iompostiome estas neniigitaj kaŭze de ilia graveco kiel fonto de nutraĵo kaj konstruligno. La lokaj fiŝkaptado, senarbarigo por agrikulturaj celoj kaj brutaropaŝtado, kaj industria poluado estas la plej gravaj minacoj al tiu vivejo.
La centlaj marĉarbaroj estas agnoskitaj kiel Biosfera Rezervejo en 1992.
Koordinatoj: 18° 20′ N 92° 30′ U / 18.333 °N, 92.500 °U (mapo)