Malfermi la ĉefan menuon

Paranaj-paraibaaj landinternaj arbaroj

Tersupraĵa ekoregiono el Argentino, Brazilo kaj Paragvajo en la biomo de la tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
Situo de la ekoregiono.

La paranaj-paraibaaj landinternaj arbarojsupra-paranaj Atlantikaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la orient-sudamerika ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de nordorienta Argentino, suda Brazilo kaj orienta Paragvajo. La ekoregiono estas parto de tutmondaj 200-regiono, la Atlantikaj arbaroj kiuj estas samtempe biodiverseco-riĉaĵejo de Naturprotekto Internacie (angle : Conservation International).

PriskriboRedakti

 
Aerfoto de la brazila Nacia Parko Iguasu.

La paranaj-paraibaaj landinternaj arbaroj estas landinterna etendiĝo de la marbordaj arbaroj, disvastiĝantaj tra la suda parto de Brazila Altebenaĵo. La ekoregiono etendiĝas ekde la elfluejo de la rivero Paraibao (Paraíba do Sul) oriente laŭlonge de Paraiba-Valo malantaŭ la marborda Mara Montaro (Serra do Mar), kaj pli fore orienten kaj norden laŭlonge de Parano kaj ĝiaj alfluantoj, konstituante kompleksan mozaikon kun la ĉirkaŭantaj ekoregionoj.

La ekoregiono kovras partojn de la brazilaj subŝtatoj Rio-de-Ĵanejrio, Minas-Ĝerajso, San-Paŭlio, Gojaso, Suda Mato-Groso, Paranao, Sankta Katarino, kaj Suda Rio-Grando, la argentinan provincon de Misiones, kaj la paragvajajn departementojn Alto Paraná, Amambay, Caaguazu, Caazapa, Canindeyú, Concepción, Guairá, kaj Itapúa.

Cerado troviĝas norde kaj oriente (en San-Paŭlio), kompleks-mozaike interplektante kun la paranaj-paraibaaj landinternaj arbaroj. La mar-montaraj marbordaj arbaroj situas en la sudo, je la atlantika flanko de Mara Montaro. La ekoregiono ĉirkaŭas la araŭkariajn humidajn arbarojn kiuj okupas pli alt-altitudajn parton de la altebenaĵo en la subŝtatoj Paranao, Sankta Katarino, kaj norda Suda Rio-Grando. La urugvaja savano estas sude, kaj okcidente troviĝas la mezopotamiaj herbejoj kaj la Humida Ĉako en Argentino kaj Paragvajo, respektive.

La klimato de la ekoregiono estas subtropika, kun jara pluvokvanto de 1 200 ĝis 1 600 milimetroj. La vintra seka sezono etendiĝas de aprilo ĝis septembro.

FlaŭroRedakti

 
Parana-paraibaaj landinternaj arbaroj.

La precipa vegetaĵartipo estas tiu de la duondeciduaj arbaroj, simila al la aliaj internlandaj ekoregionoj de la Atlantikaj arbaroj. Ĉirkaŭ 40% de la arboj perdas siajn foliojn dum la vintra seka sezono.

Ĉe la flaŭro ekzistas grandega varieco da arboj, orkidacoj kaj aliaj plantoj. El la botanikaj plej gravaj specioj oni renkontas : la arbofilikon Cyathea atrovirens (Cyatheaceae), la paragvajan ilekson (Ilex paraguariensis), Handroanthus heptaphyllus (bignoniacoj), Peltophorum dubium (fabacoj), la bongustan eŭterpon (Euterpe edulis), ktp.

FaŭnoRedakti

Pri la mamuloj oni renkontas la plej grandajn kaj spektaklajn de la kontinento. El la felisedoj troviĝas la jaguaro (Panthera onca) , la pumo (Puma concolor) kaj la oceloto (Leopardus pardalis). Aliaj mamuloj estas la brazila tapiro (Tapirus terrestris), tri specioj de la genro Mazama, la pekario (Tayassu pecari) , la tajasuo (Tayassu tajacu), la ruĝa nazuo (Nasua nasua), la mustelvulpo (Speothos venaticus) kaj multaj specioj de primatoj kaj dazipedoj.

En la ekoregiono vivas proksimume 530 da birdospecioj, el ili la komuna arapongo (Procnias nudicollis), la amerika harpio (Harpia harpyja) kaj Amazona vinacea.

El la reptilioj estas okulfrapaj la verda anakondo (Eunectes murinus, serpentoj) kaj specio de kajmano (Caiman latirostris). La ekoregiono gastigas 50 amfibiospeciojn.

Minacoj kaj konservadoRedakti

 
La kultivo de la sojfabo estas unu el la grandaj minacoj de la ekoregiono.

La plej gravaj minacoj de tiu ekoregiono estas la senarbarigo, la arbara incendio, la erozio, la maltaŭga uzado de pesticidoj, la troa ĉasado kaj la monokulturo. La plej granda mediokatastrofo estis la baraĵo Itajpuo, kiu inundis areon de proksimume 1 200 da kvadrataj kilometroj, hejmo de centoj da planto- kaj bestospecioj.

La naciaj parkoj plej grandaj kiuj protektas tiun ekoregionon estas :

Argentino
(Provinco Misiones)

Nacia Parko Iguacuo kun 67 620 da hektaroj

Brazilo
(Paranao) Nacia Parko Iguaçu
Paragvajo
Nacia Parko San Rafael kun 74 848 da hektaroj (Departementoj Caazapá kaj Itapúa) kaj Naturrezervejo Mbarakaju-Arbaro kun 64 405 da hektaroj (Departemento Canindeyú).

Vidu ankaŭRedakti


Neotropisaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
NT0101 Araŭkariaj humidaj arbaroj   Argentino,   Brazilo
NT0102 Atlantik-marbordaj restingaoj   Brazilo
NT0103 Bahiaj marbordaj arbaroj   Brazilo
NT0105 Boliviaj jungaoj   Bolivio,   Peruo
NT0106 Kaating-enklavaj humidaj arbaroj   Brazilo
NT0116 Kokos-insulaj humidaj arbaroj   Kostariko
NT0117 Mar-andaj montarbaroj   Venezuelo
NT0120 Kubaj humidaj arbaroj   Kubo
NT0121 Montarbaroj de orienta Reĝa Kordilero   Ekvadoro,   Kolombio,   Peruo
NT0131 Jamajkaj humidaj arbaroj   Jamajko
NT0142 Napaj humidaj arbaroj   Ekvadoro,   Kolombio,   Peruo
NT0144 Nordorient-brazilaj restingaoj   Brazilo
NT0148 Centlaj marĉarbaroj   Meksiko
NT0150 Paranaj-paraibaaj landinternaj arbaroj   Argentino,   Brazilo,   Paragvajo
NT0151 Pernambukaj marbordaj arbaroj   Brazilo
NT0152 Pernambukaj landinternaj arbaroj   Brazilo
NT0153 Peruaj jungaoj   Peruo
NT0154 Petenaj-verakrucaj humidaj arbaroj   Gvatemalo,   Meksiko
NT0160 Marbordaj arbaroj de Serra do Mar   Brazilo
NT0162 Ĉiapas-patrinmontaraj humidaj arbaroj   Gvatemalo,   Meksiko,   Salvadoro
NT0164 Sud-floridaj rokejoj   Usono
NT0165 Sud-andaj jungaoj   Argentino,   Bolivio
NT0166 Humidaj arbaroj de sudokcidenta Amazonio   Brazilo,   Bolivio,   Peruo
NT0167 Talamankaj montarbaroj   Kostariko,   Panamo
NT0176 Verakrucaj humidaj arbaroj   Meksiko

Eksteraj ligilojRedakti