San-Paŭlo

subŝtato de Brazilo
(Alidirektita el San-Paŭlio)
Ĉi tiu artikolo temas pri subŝtato. Por urbo rigardu la paĝon San-Paŭlo (urbo).

San-Paŭlo[4]Sanpaŭlo (portugale Estado de São Paulo) estas unu el la 27 federacieroj de Brazilo. Ĝia ĉefurbo estas San-Paŭlo (portugale São Paulo) kaj ĝia nuna estro estas João Doria, kiu en 2018 transprenis ĝin de Geraldo Alckmin. Oni ankaŭ povas skribi San-Paŭlio, por distingi la subŝtaton de la ĉefurbo.

San-Paŭlo
portugale São Paulo

Flago de San-Paŭlo

Blazono de San-Paŭlo

Flago de San-Paŭlo Blazono de San-Paŭlo
subŝtatoj de Brazilo
moto: Pro Brasilia fiant eximia
Himno: Hino dos Bandeirantes
Nomo de la loĝanto: paulista
Situo de San-Paŭlo
Situo de San-Paŭlo
Situo
 - Regiono Sudorienta
 - Limnajbaroj Paraná (sude)
·Mato Grosso do Sul (okcidente)
·Minas Gerais (norde, nordoriente)
·Rio de Janeiro (oriente)
 - Mezoregionoj 15
 - Mikroregionoj 63
 - Municipoj 645
Ĉefurbo San-Paŭlo
Registaro de 2015 ĝis 2018
 - Ŝtatestr(in)o João Doria (PSDB)
 - Vicŝtatestr(in)o Márcio França (PSB)
 - Federaciaj deputitoj 70
 - Ŝtataj deputitoj 94
Areo  
 - Entute 248 209 km² (12º)[1]
Loĝantaro 2010
 - proksimume 41 252 160 loĝ. ()
 - Loĝdenso 166,73 loĝ./km² (3º)
Ekonomio 2010
 - MEP R$ 1,428 bilionoj[2] (1º)
 - MEP po kapo R$ 30 243[2] (2º)
Sociaj indikiloj 2005
 - IHD 0,833 (2005)[3] (3º) – alta
 - Vivdaŭro 74,8 jaroj (4º)
 - Analfabetismo 4,0% (5º)
Horzono UTC-3
Klimato Subtropika Aw/Cfa/Cfb/Cwa/Cwb
Mallongigo BR-SP
Retejo www.saopaulo.sp.gov.br
Mapo de San-Paŭlo
Mapo de San-Paŭlo
vdr

Politike ĝi konsistas el 645 municipoj kaj sia areo estas de 248.209,426 km², aŭ 2,91% de tuta surfaco de Brazilo. Troveblas tri diversaj partoj: la metropola areo de la ĉefurbo (konata kiel Granda San-Paŭlo, portugale Grande São Paulo), la marbordo kaj la interlando. Regionoj proksime de la ĉefurbo ankaŭ estas metropolaj areoj, kiel Kampino, Santos, Sorocaba kaj São José dos Campos; aliaj regionoj estas la ABC Paulista. La sumo de loĝantoj de tiuj areoj kaj de la ĉefurbo surpasas 29 milionojn da loĝantoj, t.e., proksimume 75% de la tuta populacio de San-Paŭlo.

San-Paŭlo havas la plej grandan populacion de Brazilo, kun pli ol 40 milionoj da loĝantoj, ĉirkaŭ 22% de Brazilo. Tio igas ĝin la plej populacia ŝtato de Brazilo kaj la tria plej populacia politika divido en Sud-Ameriko, malantaŭ nur Kolombio kaj Brazilo mem. Ĝia popolo estas unu el la plej miksitaj de la lando, komponata ĉefe de portugaloj kaj italaj elmigrintoj. Aliaj malnovaj popolgrupoj konsistas el afrikanoj kaj indianoj. Elmigrintaron konsistigas aliaj grupoj, kiel araboj, germanoj, hispanoj, japanoj kaj ĉinoj.

Ĝi estas la plej aktiva ŝtato industrie kaj ekonomie. Krom la granda ekonomia povo, la ŝtato havas relative bonajn sociajn indicojn: la tria plej granda IHD, dua MEP kape kaj kvara plej malgranda nivelo de senalfabetismo inter ĉiuj ŝtatoj de Brazilo.

Historio redakti

Koloniado redakti

En la komenco de la 16-a jarcento, la san-paŭla marbordo jam estis vizitita de portugalaj kaj hispanaj navigistoj, sed nur en 1532 okazis la unua popoligo en São Vicente, fare de Martim Afonso de Sousa, kie nun estas la Baixada Santista.

Post fondiĝo de Vilaĝo São Vicente, estis kreita la unua parlamento en Ameriko: La Ĉambro de Vilaĝo São Vicente, kie estis organizita la unua balotado en la amerika kontinento. La serĉo por multevaloraj metaloj faris, ke portugaloj surpasis Serra do Mar-n, tra la jam ekzistanta indiĝena irvojo, Peabiru. En la altebenaĵo post Mara Montaro (Serra do Mar), estis fondita en la jaro 1554 la vilaĝo de Sankta Paŭlo de Piratininga, de la jesuitoj, gviditaj de Manuel da Nóbrega. Ĝis la fino de la 16-a jarcento multajn aliajn vilaĝojn oni fondis en la altebena regiono, kiel Santana de Parnaíba, kiuj garantiis la sekurecon kaj subtenon de vilaĝo San-Paŭlo.[5]

 
Fondiĝo de São Vicente, fare de Benedito Calixto.

Fondiĝo de São Vicente en la san-paŭla marbordo iniciatis la procezon de koloniado de Brazilo kiel kutima politiko de la portugala registaro, kaŭzita de alesteco de aliaj fremduloj, kiuj minacis ekposedi tiun teritorion.[6]

Antaŭ tio, jam ekzistis tie centro de la Portugala Imperio, kiu, simile al aliaj marbordaj centroj, ekestis post ŝip-drono, probable en la komenco de la 16-a jarcento. Tamen nur post fondiĝo de Vilaĝo São Vicente, far Martim Afonso de Souza, oni konsideris ĝin kiel veran markon de la brazila koloniado.[7]

La mallarĝa marbordo, barita de la Mara Montaro, malfaciligis ekeston de agrikulturo. Aliflanke, la altebenaĵo restis izolita, kiu malpermesis al ĝi atingi la oceanon kaj tiel, malfacile transporti varojn. Tiel, tiu teritorio iĝis ekonomie malsupera, sen ebleco produkti la ĉefan varon de kolonia Brazilo, la sukerkanon, tiam kultivate ĉefe en Pernambuco kaj Bahia.[8]

Okazis en Piratininga kvazaŭ-sklaveca kulturo, bazita sur la perforta laboro de indianoj. La izoliĝo de la vilaĝo kreis apartan societon. Alveni al la tiama San-Paŭlo postulis grandan malfacilaĵojn, pro la montaro, la atakoj de indianoj, malsato kaj malsanoj.

Geografio redakti

La Valo de Paraibao (portugale Vale do Paraíba) estas regiono en la orienta parto de San-Paŭlio kaj okcidenta parto de Rio-de-Ĵanejrio, en Brazilo. La regiono lokiĝas laŭlonge de la rivero Paraibao, inter la urboj Rio-de-Ĵanejro kaj San-Paŭlo. Ĝi estas kaj estis historie unu el la plej gravaj ekonomiaj regionoj de Brazilo ekde la komenco de kafo-produktado dum la 19-a jarcento.

Famuloj redakti

Servoj redakti

Esperanto kaj San-Paŭlo redakti

La Esperanto-Asocio de San-Paŭlo (EASP) estas neprofitcela kultura asocio por progresigo de Esperanto en la ŝtato San-Paŭlo, kiu fondiĝis la 29-an de marto 1937. Ekde tiam la asocio sen interrompo laboras en la antaŭenigo de Esperanto, kun la valora helpo kaj dediĉo de multaj lokaj idealistoj kiuj rekte aŭ nerekte kontribuis kaj kontribuas en tiu tasko. Kiel parto de siaj aktivecoj, la asocio subtenas lingvokursojn de Esperanto, regule okazigas kulturajn kunvenojn; ĉiujare gastigas Esperanto-renkontiĝon en la urbo San-Paŭlo (Encontro de Esperanto da Cidade de São Paulo, ERUSP) kaj la San-Paŭlan Kongreson de Esperanto.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. La signo º signifu "...-a rango el ĉiuj brazilaj subŝtatoj"
  2. 2,0 2,1 [1]
  3. [2]
  4. laŭ PMEG
  5. SP Turismo. «História - SP Turismo» (portugale).
  6. Prefeitura de São Vicente. «Povoação de São Vicente Arkivigite je 2011-11-03 per la retarkivo Wayback Machine» (portugale).
  7. Prefeitura de São Vicente. «[3] Arkivigite je 2011-09-05 per la retarkivo Wayback Machine» (portugale).
  8. Governo de São Paulo. «A Colônia Arkivigite je 2012-01-07 per la retarkivo Wayback Machine» (portugale).

Eksteraj ligiloj redakti