Pernambuko

subŝtato de Brazilo
(Alidirektita el Pernambuco)

Pernambuko estas unu el la ŝtatoj respektive subŝtatoj de Brazilo, situanta en la nordorienta parto de la lando, ĉe la bordo de la Sudamerika kontinento.

Pernambuko
portugale Pernambuco

Flago de Pernambuko

Blazono de Pernambuko

Flago de Pernambuko Blazono de Pernambuko
subŝtatoj de Brazilo
Himno: Himno de Pernambuko
Nomo de la loĝanto: pernambucano
Situo de Pernambuko
Situo de Pernambuko
Situo
 - Regiono Nordorienta
 - Limnajbaroj Bahio, Piaŭio, Alagoaso, Cearao kaj Paraibao
 - Mezoregionoj 5
 - Mikroregionoj 18
 - Municipoj 185
Ĉefurbo Recifo
Registaro Nuntempa
 - Ŝtatestr(in)o Paulo Câmara ()
(ekde 1-a de januaro 2015)
Registaro de 2015 ĝis 2018
 - Ŝtatestr(in)o Eduardo Campos (PSB)
 - Vicŝtatestr(in)o João Lyra Neto (PDT)
 - Federaciaj deputitoj 25
 - Ŝtataj deputitoj 49
Areo  
 - Entute 98 937,8 km² (19º)[1]
Loĝantaro 2017
 - proksimume 9 473 266 loĝ. (º)
 - Loĝdenso 96 loĝ./km² (º)
Ekonomio 2007
 - MEP R$ 62 555 687[2] (10º)
 - MEP po kapo R$ 7.337 (21º)
Sociaj indikiloj 2007
 - IHD 0,718 (2005)[3] (23º) – meza
 - Vivdaŭro 68,3 jaroj (25º)
 - Analfabetismo 18,5% (20º)
Horzono UTC-3
Klimato tropika, duonseko Am, Bsh
Mallongigo BR-PE
Retejo www.pe.gov.br
Mapo de Pernambuko
Mapo de Pernambuko

Map

vdr

En la portugala lingvo, ĝi nomiĝas Pernambuco. Kaj tio prononciĝas kvazaŭ [Pernambuko] mem, en Esperanto. Tiu nomo signifas Kie la maro disiĝas, en la tupia lingvo.

Recifo, portugallingve Recife [re'sifj] estas ĉefurbo de Pernambuko kaj ĉefa havenurbo de ekstrema nordorienta regiono de Brazilo.

Paulista estas municipo kaj urbego de la brazila ŝtato Pernambuko. Ĝi apartenas al urbaro de Recife.

Petrolina estas municipo, universitata urbego kaj diocezo de la ŝtato Pernambuko kiu enhavis 281,851 loĝantojn en 2009.

Camaragibe estas municipo kaj grandurbo de Pernambuko. Ĝi apartenas al urbaro de Recife.

Garanhuns estas municipo, universitata urbego kaj diocezo de Pernambuko. La grandurbo estas konata kiel "Suíça Pernambuka Svislando" pro ĝia plaĉa vetero dum somero kaj malaltaj temperaturoj dum vintro, nekutima en la regiono. Ĝi ankaŭ estas konata kiel "Grandurbo de Floroj" aŭ "Grandurbo de Pluveto".

Vitória de Santo Antão situas sur ebenaĵo en orienta parto de la lando, kie oni okupiĝas pri komerco, industrio (produktado de okulvitroj, manĝaĵoj, trinkaĵoj), agrikulturo (sukerkanoj, citronoj, brutoj).

Esperanto-movado

redakti
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Esperanto-movado en Pernambuco.

En Pernambuko ekzistas la Pernambuka Esperanto-Asocio (Recifo), la Associação Brasileira de Cursos e Didática de Esperanto (do "brazila asocio pri kursoj kaj didaktiko de Esperanto", Olinda) kaj la Esperanto-Klubo Paulo Amorim Cardoso (Caruaru). Jam de multaj jaroj, Pernambuka Spiritisma Federacio (Recifo) ofertas bazan kaj senpagan kurson ĉiusabate matene. Oni renkontiĝas tie ĉiusabate matene por perfektiga kurso pri kulturaj temoj.

Vidu ankaŭ

redakti

Notoj kaj referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti