Paulo Amorim Cardoso
Paulo AMORIM CARDOSO (naskiĝis en 24an de aŭgusto 1921, mortis la 24an de junio 2018) estas brazila profesoro kaj esperantisto kiu agadis ĉe Esperanto-movado en Cearao. Dum dudek ok jaroj li estis kunordiganto kaj instruisto de Esperanto ĉe la Federacia Universitato de Cearao; nordorienta regiona delegito de UEA kaj delegito de la sama asocio dum preskaŭ kvindek jaroj. La 14-an de aprilo 1954, profitante la daton por omaĝi la memoron de Zamenhof, Paulo Amorim Cardoso, unu el la plej dinamikaj membroj de Cearaa Esperanto-Klubo, fondis esperantan kurson per korespondado, kiu ricevis la nomon de la kreinto de Esperanto. Ekde 1957, okaze de la 15-a Brazila Kongreso de Esperanto, partoprenis en preskaŭ ĉiuj aliaj kongresoj okazintaj en la lando.
Li ŝanĝis la familinomon de siaj gefiloj al Kardozo laŭ esperanta ortografio.