Pernambuka Spiritisma Federacio

Pernambuka Spiritisma Federacio (portugallingve Federação Espírita Pernambucana) estis fondita en la 8-a de decembro 1904 de Clodoaldo Fernandes Viana, kiu estis ties unua prezidanto.

Ĝian centjariĝon oni festis kun Solena Evento, kie Divaldo Pereira Franco, fama brazila spiritisto, prelegis. Tio okazis la 8-an de decembro 2004. Pernambuka Spiritisma Federacio troviĝas ĉe la Avenuo João de Barros, 1629, kvartalo Espinheiro, en Recife, Pernambuco. En ĝi estas Esperanta Grupo Porto Carreiro Neto, kreita la 10-an de marto 2007. Tiu grupo renkontiĝas ĉiusabate matene.

Eksteraj ligiloj redakti