Montarbaroj de orienta Reĝa Kordilero
La montarbaroj de orienta Reĝa Kordilero estas ekoregiono el la nord-anda ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la terminologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al la tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de nordaj Andoj, nome Reĝa Kordilero. La ekoregiono estas parto de la tutmondaj 200-unuo "nord-andaj montarbaroj".
PriskriboRedakti
Tiu tropik-montarbara ekoregiono situas laŭlonge de la orientaj andaj deklivoj, etendiĝante norden-suden ekde suda Kolombio, tra Ekvadoro, kaj en nordan Peruon. La kruda submontara vivejo ricevas inter 1 500-2 000 mm da precipitaĵo ĉiujare, sed povas ricevi tiom multe kiom 4 500 en jaro kun multe da pluvo. La dominanta vegetaĵaro en tiu regiono forte altitude varias.
FlaŭroRedakti
Ĝenerale, la plantokomunumoj tiu ĉi estas tropikaj ĉiamverdaj sezonaj foliarbaroj. La pli malaltaj altitud-areoj, loko sciataj kiel ceja de montaña, konsistas el densaj, abundaj arbaroj. Kun pli alta altitude, la arbara abundo malpliiĝas kaj transiras en nubarbarojn kan finfine en kriplarbajn duonarbarojn.
FaŭnoRedakti
La ekoregiono gastigas plurajn endanĝerigitajn kaj endemiajn birdojn, inkluzive de Pyrrhura albipectus (papagedoj), kuprobrusta galbulo, kaj Dysithamnus occidentalis (tamnofiledoj).
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- angle Ekoregiono NT0121 : Montarbaroj de orienta Reĝa Kordilero (WWF)
- angle Montarbaroj de orienta Reĝa Kordilero (WWF-Wildworld)
- angle Montarbaroj de orienta Reĝa Kordilero (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Montarbaroj de orienta Reĝa Kordilero (The Encyclopedia of Earth)
- angle Montarbaroj de orienta Reĝa Kordilero (Globalspecies)
- angle Situo de la ekoregiono : tajpu Eastern Cordillera real montane forests
- angle Tutmondaj 200; numero 40 : Nord-andaj montarbaroj (WWF)