Francisco de Montejo

Francisco de MONTEJO [monTEĥo] (Salamanko, 1479 - same, 1553) estis hispana militisto kaj esploristo, kiu konkeris Jukatanon laŭ titolo de adelantado, akompanata de sia filo kaj de sia nevo, la tri samnomaj.

Francisco de Montejo
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1478 (1478-11-30)
en Salamanko
Morto 30-an de novembro 1552 (1552-11-30) (74-jaraĝa)
en Salamanko
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo esploristo • konkistadoro
vdr

En 1514, li enŝipiĝis voje al Ameriko, kaj alvenis al Sankta Domingo en la insulo Hispaniolo, kaj poste translokiĝis al la insulo Fernandina (Kubo) kaj partoprenis en 1518 en la ekspedicio de Juan de Grijalva; ĉar li estis riĉa, li kontribuis per unu el la ŝipoj kaj multaj provizoj, kaj tiel li estis kaj kapitalisma partnero kaj kaj kapitano.[1]

En la vojaĝo ili faris vojon similan al tiu de Francisco Hernández de Córdoba, sed la fluo portis ilin al la malkovro de la insulo Kozumelo. Ili ĉirkaŭiris la marbordon de la duoninsulo Jukatano kaj dum la ekspedicio ili suferis luktadon kontraŭ la majaoj de Ĉakan-Putumo estritaj de la halaĉ-uinik Moĉ-Kouoh. Kvin hispanaj soldatoj rezultis vunditaj, sed ili sukcesis antaŭeniri ĝis atingi teritoriojn de Verakruco, el kie li revenis al Kubo per la ŝipo estrita de Pedro de Alvarado. Pro la suferitaj malfacilaĵoj, li malakceptis kun la kapitano Alonso de Ávila, lasi soldatojn por komenci setliĝojn sur la teritorioj ĵus malkovritaj.

La venontan jron li akompanis Hernán Cortés en lia ekspedicio. Ili sekvis la saman vojon de Juan de Grijalva kaj fondis la Villa Rica de la Vera Cruz, nuntempe konata kiel la Haveno de Veracruz, elirejo por la konkero de Meksiko. La 22an de aprilo 1519 li estis nomumita urbestro kun Alonso Hernández Portocarrero, posteno kiun ili plenumis dum mallonge.

Francisco de Montejo elstaris pro sia diplomatiemo, pro kio li estis sendita de Cortés al Hispanio por informi al la Reĝa Kortego pri la rezultoj de la ekspedicio. Kun Portocarrero kaj la piloto Antón de Alaminos elŝipiĝis la 26an de julio 1519 kun la unua el la famaj rakontaj leteroj de Cortés kaj la Reĝa Kvinono por defendi la interesojn de Cortés antaŭ Karlo la 1-a.

La 8an de decembro 1526, Karlo la 1-a rajtigis lin entrepreni la konkeron de Jukatano kun la titoloj de adelantado, guberniestro kaj general-kapitano, nome la samaj kiujn heredis lia filo Francisco de Montejo el Mozo (la Juna). En 1527 li eliris el Sanlúcar de Barrameda al amerikaj teroj.

Notoj redakti

  1. Landa, Diego de (1566) Relación de las cosas de Yucatán, ĉap. IV Conquistadores y clérigos, teksto en la retejo arteHistoria, Junta de Castilla y León [1] Alirita la 26an de Aŭgusto 2018.