Diakrita signo

kromsigno, kiu servas por precizigi la sonvaloron de litero aŭ distingigi diversajn literojn kun sama baza formo grafika

En lingvoscienco diakrita signo aŭ simple diakrito estas kromsigno, kiu servas por precizigi la sonvaloron de litero aŭ distingigi diversajn literojn kun sama baza formo grafika.

Pinjinaj diakritoj tonaj
Diakritaĵo: Litero a kun dekstra korno

Iom alian sencon tiu termino havas en teĥniko, en presarto kaj tajpado: diakrito estas kromsigno aldonata al litero kaj kutime kompostata aŭ tajpata per aparta prestipo aŭ klavofrapo.

Terminologio

redakti

Etimologie la radiko diakrit/ devenas el la malnovgreka διακριτικός, «distingiga», de κριτικός, «distingema». Sekve PIV donas la «kleran» tradukdifinon:

diakrit/a Λ Servanta por distingi: diakritaj signoj.

Tamen tiu difino pli konvenas al la greka etimo ol al la vorto esperanta: oni ne aplikas ĝin al distingado alia ol la litera. Ekz-e en la PMEGa rekomendo «elparolu kun distingiga kromakcento je la prefikso» maltaŭgus diri «diakrita kromakcento», kvankam la PIVa difino formale ebligas tion. En Esperanto kaj internacie, en la lingvoj pruntintaj tiun grekaĵon, ĝi ĉiam implicas «skriban distingigan kromsignon», kaj tial la termino diakrita signo en tiaj lingvoj estas pleonasma (kiel «distingosigna signo). Sekve aperis la pli racia formo diakrito (en Esperanto tiun formon kun ekzemploj pri ĝia reala uzo registris ReVo, vd diakrito; ankaŭ vd la anglan en:diacritic).

El tiu baza formo substantiva deriveblas la verbo diakriti] (marki per diakrito) kaj «diakritita litero» = «diakritaĵo» (la rezulto de la ago diakriti, la litero kun la kromsigno).

Kromsignoj kaj diakritoj

redakti

Multiuj parolante pri diakritoj nomas ilin kromsignoj. Plej ofte tio ne estas malĝusta, ĉar kromsigno estas supernocio (tion sugestas la strukturo de la vorto kromsigno): ĉiu diakrito estas kromsigno; sed inverso ne veras, ekzistas kromsignoj aliaj ol diakritoj. Liman okazon prezentas la vokalizaj kromsignoj de la hebrea skribo: lingvosience ili ne estas diakritoj, ĉar ili neniel modifas la literon ĉe kiu ili aperas, sed indikas apartan vokalon kiu sekvas tiun literon; sekve la ĉeĥa kaj la rusa Vikipedioj atentigas, ke tiuj vokalizaj kromsignoj «estas ne diakritoj, sed speco de vokalsignoj». Inverse, la anglalingva Vikipedio klasas tiujn kromsignojn kiel specon de diakritoj, ĉar ili aspektas tiel kaj estas simile tajpataj aŭ kompostataj — ili do estas diakritoj laŭ la teĥnika difino.

Problemoj de la difinoj

redakti

Problemo de la difino lingvoscienca konsistas en tio, ke el la vidpunkto de traktata lingvo ĝiaj diakritaĵoj estas apartaj plenvaloraj literoj (la klaso 3.1 ĉ-sube); ja en la interna vidpunkto de Esperanto, fonetike, ĝ ne estas ia ajn precizigo aŭ modifo de g, kaj en la alfabeto de tiu lingvo ĝi posedas apartan lokon. Ekz‑e la hungara alfabeto entenas la vicon da literoj …‹n›, ‹ny›, ‹o›, ‹ó›, ‹ö›, ‹ő›, ‹p›…, dum la germanoj kaj francoj ne agnoskas apartan literan statuson al siaj diakritaĵoj, i.a. al ‹ô›, ‹ö› ktp (la klaso 3.2 ĉi-sube). Tamen en Hungario la solvoj estas pluraj, komence de vortaroj, leksikonoj ktp estas legebla la propra sistemo.

Kiam la lernolibroj instruas, ke «La skribsistemo de Esperanto uzas du diakritojn: la ĉapelon kaj la bovlon», ili prezentas la literojn el ekstere (kio cetere ne malkonvenas en instruado al fremdlingvaj lernantoj, kiuj rigardas la lingvon ankoraŭ el ekstere). En la fremdaj literoj oni vidas nur la grafikan formon, kaj nature emas malkomponi ilin en konatajn pecojn.

Kvankam veras, ke en la malnova lingvoscienca skolo (ekz-e la franca, la germana) ankaŭ la «siajn» literojn oni tradicie rigardas el fremda vipunkto (tiu de «latina alfabeto», originanta el alilingva fonto), tamen en Esperanto tiu skolo havas malmulte da adeptoj.

Simile, problemo de la difino teĥnika estas ke homo serioze praktikanta Esperanton kreas por si esperantan labormedion, en kiu la ĉapelitaj literoj estas antaŭkombinitaj, kaj sekve tajpeblaj per unu klavofrapo. Tamen plu veras, ke en fremda labormedio (ekz-e ĉe fremda komputilo) restas problemo pri la ĉapelitaj literoj, kiuj do restas specialaj.

Priskribo

redakti

Klasifiko

redakti

Estas pluraj manieroj klasifiki diakritojn:

  1. Laŭ la pozicio de la diakrito:
    • supersigno – ekzemple la hispana ‹ñ›;
    • subsigno – ekzemple la franca kaj portugala ‹ç›
    • trasigno – ekzemple la pola ‹ł›.
    • enlinia diakrito — ekzemple la meza punkto en la hebrea ŝuruk: ‹וּ›.
  2. Laŭ la fonetika-ortografia funkcio (klasoj ne disaj kaj eventuale kombinataj):
    1. diakritoj fonetikaj (influantaj la voĉlegon):
      1. diakritoj plene ŝanĝantaj la sonvaloron, senrilatan al tiu de la baza litero, ekz-e la ĉapelitaj literoj de Esperanto, la ĉeĥaj ‹č›, ‹ř›, ‹ž›, la ukraina ‹ї› [ji] kontraste al ‹і› [i];
      2. diakritoj indikantaj specifan fonemon el pluraj similsonaj, ekz-e la francaj ‹é› /e/ kaj ‹è› /ɛ/;
      3. diakritoj indikantaj ke litero konservas sian ĉefan sonvaloron en pozicio kie aliokaze la sonvaloro devus ŝanĝiĝi, ekz-e la tremao de la francaj <ë>, ‹ï› (Noël, naïf, vd dierezo);
      4. prozodiaj kromsignoj, indikantaj kvantajn parametrojn de parolsono:
        1. daŭron (longecon / mallongecon), ekz-e en la malnovgrekaj ‹ᾱ›, ‹ᾰ›;
        2. tonakcentojn, ekz-e la malnovgrekaj ‹ά›, ‹ὰ›, ‹ᾶ›;
    2. pure ortografiaj diakritoj, ne ŝanĝantaj la prononcon:
      1. diakritoj malambiguigantaj homografojn, ekz-e en la francaj a (li/ŝi/ĝi havas) kaj à (al), ou (aŭ) kaj (kie);
      2. diakritoj nenion influantaj kaj uzataj nur pro tradicio, ekz-e la etimologia ĉapelo en la franca fenêtre (fenestro), aludanta pri la perdita s;
    3. kromsignoj indikantaj uzon laŭ alia skribsistemo (ne veraj diakritoj), ekz-e por indiki ciferan uzon de litero en la mezgreka skribo: α, β, γ… por 1, 2, 3…
  3. Laŭ la statuso en la koncerna lingvo:
    1. grafemoj formantaj apartajn literojn (ili do estas diakritoj nur el la vidpunkto tipografia, sed ne el la vidpunkto de la gramatiko de la koncerna lingvo); ili partas en la ĉapelitaj literoj de Esperanto, en la ĉeĥaj ‹č›, ‹ř›, ‹ž›, tia estas la superpunkto en la turkaj ‹i›, ‹İ› (kontraste al ‹ı›, ‹I›);
    2. diakritoj kies diakritaĵoj ne havas la statuson de aparta litero kaj nur duagrade influas la leksikografian ordon.
  4. Laŭ nepreco:
    1. la diakritoj kies manko malvalidigas tekston ortografie kaj eventuale faras ĝin nekomprenebla aŭ miskomprenebla;
    2. la diakritoj uzataj nur en specialaj okazoj: en lernolibroj, vortaroj, sakralaj tekstoj, en vortoj plurmaniere legeblaj ktp.

Samformaj diakritaj grafemoj plejparte havas malsamajn signifon, nomon kaj statuson en diversaj lingvoj kaj skribsistemoj.


Eblas kombino de litero kun pluraj diakritaj signoj, ekzemple la anglosaksa ǻ.


Literaj diakritoj

redakti

En okazoj kiam esperantistoj devas uzi programaron aŭ aparataron disponigantan nur la anglajn (askiajn) literojn, ili ofte uzas x-sistemon: anstataŭ ‹ĉirkaŭ› ili tajpas ‹cxirkaux›. Tio demonstras, kiel «litero» povas plenumi funkcion de diakrito. Por plimulto da lingvoj okcidentaj tia surogato estas normo.

Ekz‑e en la franca skribo la litero ‹h› havas nenian sonvaloron, fakte ĝi funkcias kiel diakrito de la klasoj

  • 2.1.1, 3.2 (ekz‑e ‹chef› /ʃɛf/, kp ĉefo),
  • 2.1.3 (dierezo, ekz‑e ‹cahier›, kajero);
  • 2.2.1 ‹haire› (harĉemizo) — ‹aire› (areo)

Krom la iks-sistemo, ni ankoraŭ havas la malpli koheran Fundamentan h-sistemon. En ĝi la litero ‹h› kombinas (pli ĝuste, konfuzas) la funkcion de litero kun tiuj de diakrito; jen ambaŭ en unu vorto: ‹chashundo› (ĉashundo). La saman problemon havas la angla skribo, kie ‹h› ja havas propran sonvaloron (ekz-e mishit [ˈmɪshɪt], maltrafi); simile hibrida estas la angla (kaj la franca) ‹e›: ‹forge› [fɔ:dʒ] = forĝi.

Leksikografia ordigo

redakti

Literoj modifitaj per kromsigno kelkfoje estas nomataj diakritaj literoj. Diversaj lingvoj havas diversajn sintenojn al ili: kelkaj konsideras ilin apartaj literoj, kun propraj rangoj en la aboco; aliaj ĉe enalfabetigo de vortoj konsideras ilin nur, se ili diferencigas du vortojn. Fine, kelkaj lingvoj, kiel la portugala, tute ne konsideras ilin en enalfabetigo.

Funkcioj

redakti

Eĉ se pluraj lingvoj uzas samaspektajn aŭ eĉ identajn kromsignojn, ties funkcio kaj uzo povas forte diferenci. Kutime oni celas per kromsignoj pli laŭ-fonetikan skribon kaj faciligon de elparolo. Ekzemple la baza latina alfabeto ne havas literon por la pola ł aŭ la turka ğ; do tiuj lingvoj uzas diakritan markilon. Alia funkcio estas laŭ certaj reguloj modifi la fonetikan valoron de literoj; tiucele la vjetnama lingvo indikas tonojn per kromsignoj.

Kromsignoj en latinidaj skriboj

redakti

En diversaj lingvoj unu sama diakrito povas havi malsamajn funkciojn: indiki akcenton, tonon, vokallongon aŭ ion alian. Tial utilas apartigi la signobildajn nomojn (ekz-e tremao) disde la diversaj de ĝi signataj lingvaj fenomenoj (ekz-e dierezo en la lingvoj franca kaj hispana, sed umlaŭto en la germana aŭ turka).

ekzemple klaso nomo(j) por la kromsigno
ò supersigno maldekstra korno
ó supersigno dekstra korno
ô supersigno ĉapelo
õ supersigno tildo, ondeto
ö supersigno dupunkto, tremao
ő supersigno duobla korno, dekstra dukorno, longa tremao
å, ů supersigno ringo
ō supersigno makrono, superstreko
ż supersigno superpunkto
ă, ğ, ŭ supersigno ronda hoketo, brevo, duonluno, bovlo
č, ě, ň, ž supersigno pinta hoketo, haĉeko, dukorno, kontraŭĉapelo, kojno
ą, ę, ų subsigno vosteto, ogoneko
ç, ş subsigno maldekstra subhoko, cedilo
subsigno subpunkto
đ, ħ, ł, ø trasigno trastreko

Aliaj alfabetoj

redakti

Krom la latinida alfabeto, ankaŭ aliaj alfabetoj uzas diakritojn. Ekzemple en la rusa dekstra korno signifas markon de akcento super vokaloj.

Entute la granda plimulto de alfabetoj uzas diakritojn

Supersignoj en Esperanto

redakti

Marjorie Boulton, en sia mikspota libro Faktoj kaj fantazioj, dediĉas unu el du poemetoj de ties 17a ĉapitro al aludoj al diversaj vortoj kiuj distingiĝas per supersigno.[1]

Eksteraj ligiloj

redakti