En fonetiko dierezo estas prononco de du apudaj vokaloj kiel du silaboj anstataŭ kiel diftongo. En kelkaj lingvoj ĝi povas esti signata per la diereza supersigno, kiu konsistas el du punktoj vertikale sur la vokalo.

Ekzemploj

redakti

Latinidaj lingvoj (la franca, hispana, portugala...)

redakti

La franca uzas dierezon ekzemple en "Noël" (Kristnasko).

En kelkaj lingvoj oni ankaŭ uzas aliajn supersignojn por montri dierezon, ekz-e dekstran kornon en la hispana aŭ portugala (kiel en la portugala vorto saía), sed tio indikas ankaŭ la akcenton, kaj pro tiu influo dierezo okazas nur kiam unu el la vokaloj havas akcenton (hispana país, sed paisaje).

La diereza simbolo en la hispana okazas ankaŭ ĉe ü, ekzemple agüe, sed tamen "ue" neniam estas diftongo kaj la simbolo vere nur montras ke la "u" vere prononciĝas anstataŭ simple ekzistas por "malmoligi" la "g"-on, kiel en guerra.

Aliaj lingvoj

redakti

La dierezo estas iom malofta en la angla, sed ekzemplo estas "naïve" - de la franca.

Oni skribas eble ankaŭ "coöperate", sed tio estas nuntempe tre malofta, kaj oni eble skribus antaŭe "co-operate" aŭ simple "cooperate".

En la kimra, la dierezan simbolon oni metas sur la unua vokalo, ekz-e "copïo", "crëwyd".

En kelkaj lingvoj, la du punktoj estas uzataj por distingi malsamajn literojn, sed ne montras dierezon (germanaj literoj a/ä, o/ö, u/ü, rusaj е/ё).

Vidu ankaŭ

redakti