Hiato estas renkontiĝo de du vokaloj kiuj estas aparte elprononcitaj (hiato, mia, balau, la amo, Korea Esperanto-Asocio, iai, ĉiuokaze, ĉe iu oazo), do ili ne kreas diftongon.

Se interne de vorto unu el la vokaloj estas i, multaj parolantoj kutime prononcas inter ili malfortan j: nia instruisto (nija instrujisto). Kelkaj lingvoj eĉ aldonas la j inter tiuj vokaloj. Ekzemple, la vorto por Slovenio en la slovena estas Slovenija.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.