En lingvistiko (fonologio, fonetiko) oni komprenas sub prozodio (el la greka prosō(i)día ‘apuda kantaĵo’ < pros 'ĉe, apud' + ō(i)dē 'kanto') la supersegmentajn ecojn kaj aspektojn de la parolo. Tio estas ĉio kio realiĝas en la parolo apud, aŭ pli ĝuste fundamente de la parolsonoj aŭ segmentoj, kiuj reprezentas la fonemojn. Oni ankaŭ parolas pri supersegmenta fonologio, distingante tiun de segmenta fonologio. Ĉefe temas pri la intonacio, dinamiko kaj ritmo de la parolo.

Plej ĝenerale (en ĉiuj naturaj lingvoj) komunikiĝas per la prozodio de la parolo krom informo pri aĝo, sekso, emocio kaj sinteno de la parolanto ankaŭ pragmatika informo kiu koncernas tion, kio estas dirita. La prozodio do havas komunikan funkcion je la nivelo de frazoj kaj konversaciaj parolturnoj.

En plej multaj lingvoj certaj aspektoj de la prozodio ankaŭ havas sencodistingan funkcion je la nivelo de vortoj kaj morfemoj. En tiuj kazoj temas pri distingiva uzo de tono (en tonlingvoj), de segmentlongeco (en kvantlingvoj), de dinamiko en kazoj de distingiva akcento, kaj en malpli da lingvoj pri distingiva uzo de voĉtipoj.

Intonacio kaj tono redakti

Intonacio rezultas el variado de la voĉa tonalto dum parolado. Tia variado okazas kadre de konversaciaj parolturnoj kaj frazoj en ĉiuj naturaj lingvoj. Kadre de frazoj, ĝi ofte estas nomata frazmelodio. La pragmatika informo, kiu esprimiĝas per intonacio esprimiĝas en multaj lingvoj en simila maniero. Plej disvastigita estas fala tono kiel indikilo de la fino de frazo aŭ de la parolturno. Kiam temas pri ĉu-demando, la fina tono tamen estas alta – ĉu pro fina levo aŭ pro alta tono dum la plejparto de la fina frazo – tio varias inter lingvoj. Tia alta tono indikas, ke la konversacio ankoraŭ ne estas finita kaj ke respondo estas atendita. Simila tono ankaŭ ofte indikas, ke la parolanto mem intencas daŭrigi sian propran parolon, kie la gramatiko permesus finigon.

En tonlingvoj, la tono ankaŭ havas leksike distingivan funkcion. En tiuj lingvoj ekzistas malsamsignifaj vortoj (aŭ morfemoj), kiuj distingiĝas unu de la alia nur per sia tono. En tiuj kazoj, la tono nedisigeble apartenas al la vorto aŭ morfemo kaj oni povas konsideri tonemojn, kiuj funkcias kiel fonemoj. Tipe, la signifodistingo estas ligita al ŝanĝo de la tonalto aŭ de la konturo de la tono, sed gravas ne nur la alto de la tono, sed interalie ankaŭ ties sinkronigo kun la segmentoj. Tio estas detaligita en la artikolo > Tonlingvo.

Kelkaj lingvoj havas tiel nomatan ”tonakcenton” (angle: pitch accent). En tiuj lingvoj, la tonalto (plej ofte alta tono) aŭ ŝanĝo de la tonalto indikas akcenton kadre de vortojfrazoj.

Dinamiko kaj akcento redakti

Sub dinamiko kompreniĝas en prozodio la vario de la voĉforto kaj per tio de la laŭteco de la parolo. Altigo de la voĉforto havas avertan kaj atentigan funkcion ankaŭ en la komunikado de multaj bestoj. El tiu paralingvistika fenomeno originis la ”dinamika akcento”, ankaŭ nomata ”streĉakcento” (angle: stress accent). Altigo de la voĉforto kaŭzas ne nur altigon de la sonpremo kaj laŭteco, sed ankaŭ altigon de la tonalteco. (Nur en kantado, oni penas eviti tiun kunvariadon.) Krome, akcentitaj vokaloj kutimas esti iom pli longaj ol senakcentaj. Lingvoj iom malsamas en tio, kiom gravas varioj en tonalteco, segmentlongeco kaj laŭteco en akcentado. Nura altigo de sonpremo ne sufiĉas por komuniki akcenton.

Ritmo kaj kvanto redakti

Sub parolritmo aŭ simple ritmo kompreniĝas la tempa strukturo de la parolo. Tio estas la relativa daŭro (longeco) de parolsonoj, moraoj, silaboj kaj piedoj. Ankaŭ la paŭzadan konduton oni povas konsideri kiel aspekton de ritmo. La absoluta daŭro de tiuj paroleroj kaj la ofteco de paŭzoj dependas de la parolrapideco. Variado de la parolrapideco tamen ankaŭ afektas la relativajn daŭrojn: La daŭro de vokaloj varias pli ol tiu de konsonantoj.

Oni foje distingas inter lingvoj kun ”akcenta isokronio”, ”silaba isokronio”, kaj ”moraa isokronio”. Tio baziĝas sur la impreso, ke la intervalo inter akcentitiaj silaboj estas pli-malpli konstanta en la ĝermanaj lingvoj (escepte de la islanda), kaj ankaŭ en la portugala (latinida lingvo), dum en aliaj latinidaj lingvoj kaj ankaŭ en la ĉinaj, la impreso estas, ke ĉiu silabo havas la saman daŭron. Oni tamen ne povis konfirmi tion per mezurado. Nur la ”moraa isokronio”, kiu montriĝas interalie en la japana, estas iasence konfirmita per mezurado.

En kelkaj lingvoj, la longeco de vokaloj aŭ konsonantoj aŭ ambaŭ havas leksike distingivan funkcion. La faka esprimo por tio estas ”distingiva kvanto” (pli longa segmento = pli granda kvanto da sono), kaj lingvoj en kiuj ekzistas tia distingo estas foje nomataj ”kvantlingvoj”. Tio estas detaligata en la artikolo > Kvantlingvo.

En la vokalsistemoj de lingvoj kun kvanta distingo ofte ankaŭ ekzistas aŭdebla diferenco en la sonkoloro inter longaj kaj mallongaj vokaloj. Pro tio, ili estas ofte konsiderataj kiel malsamaj vokaloj. Se tiu diferenco ne estas tro granda, oni povas konsideri ilin kiel la samaj vokaloj kaj atribui la distingon al kvanta prozodemo. Ĉe konsonantoj, tiu lastmenciita alternativo estas pli kutima, ĉar ĉe tiuj plej ofte mankas tia aŭdebla diferenco.