Haĉeko

supersigno (ˇ), kies formo similas etan literon V
č š ž

Haĉeko (ˇ) estas supersigno, kiun uzas kelkaj slavaj kaj baltaj lingvoj. Ĝia nomo en Unikodo estas caron, ĉeĥe háček, slovake mäkčeň, suprasorabe hóčka, malsuprasorabe kokulka, slovene strešica, kroate kaj serbe kvakakvačica, finne hattu. La maldekstra strio normale estas pli dika ol la dekstraflanka.

Ĝin enkondukis en la ĉeĥan lingvo Jan Hus en verko De Ortographia Bohemica (1412). Oni uzas ĝin hodiaŭ en la ĉeĥa, slovaka, slovena, serbokroata, soraba, latva kaj litova lingvoj.

La karakteroj redakti

Litero Prononco Apero unikodo
č ʧ (ĉ) ĉeĥa, slovaka, soraba, kroata č: U+010D, Č: U+010C
ě je ĉeĥa lingvo, soraba lingvo ě: U+011B, Ě:U+011A
ň ɲ (nj) ĉeĥa lingvo, slovaka lingvo ň: U+0148, Ň: U+0147
ř rʒ (rĵ) ĉeĥa lingvo, suprasoraba ř: U+0159, Ř: U+0158
š ʃ (ŝ) ĉeĥa, slovaka, soraba, kroata š: U+0161, Š: U+0160
ǔ u˨˩˦ (u) pinjino ǔ: U+01D4, Ǔ: U+01D3
ž ʒ (ĵ) ĉeĥa, slovaka, soraba, kroata ž: U+017E, Ž: U+017D

(  Aŭskultu fragmenon el la kristnaska meso Ho, majstro) En la aŭdio dosiero estas aŭdebla prononcado de ř

Hej mistře,
vstaň bystře,
vzhlédni na jasnost,
nebes na švarnost,
krásu uhlídáš,
v tento noční čas.

Aŭtoro: Jakub Jan Ryba