Hoketo (supersigno)
supersigno
(Alidirektita el Hoketo)
En tipografio hoketo estas supersigno (diakrita signo, kromsigno) metata super literon por distingi specialan formon de tiu litero. Ekzistas du formoj de hoketo:
Ronda hoketo |
Pinta hoketo |
˘ ̆ | ˇ ̌ |
Ă ă | Ě ě |
Ğ ğ | Š š |
Ŭ ŭ | Ž ž |
- ronda hoketo aŭ u-hoketo (latine brachia) havas la formon de arko, kies malferma flanko estas supre (˘). Ĝenerale ĝi indikas mallongecon de vokaloj. En Esperanto ĝi estas uzata super u por formi literon ŭ. La nomo u-hoketo devenas de la formo kaj ne signifas, ke tiu kromsigno aperas nur super u: Ekzemple la rumana lingvo posedas literon ă, la turka literon ğ. La unikoda numero de la ronda hoketo estas 728; ekzistas ankaŭ kombiniĝa formo kun la numero 774.
- pinta hoketo, v-hoketo aŭ haĉeko havas la formon de angulo, same kun la malferma flanko supre (ˇ). Ĝi estas uzata ekzemple en kelkaj slavaj lingvoj por la literoj Ċ, Ň, Š, Ť, Ž kaj aliaj. La unikoda numero de la pinta hoketo estas 711; ekzistas ankaŭ kombiniĝa formo kun la numero 780.
En la minusklaj formoj de la ĉeĥaj literoj Ď kaj Ť, kie la hoketo signifas palataligon, ĝi kutime estas skribata kiel vertikala streketo (ď, ť).