Ą ą
Ę ę
Į į
Ǫ ǫ
Ų ų

La ogoneko (el pola ogonek, diminutivo de ogon, “vosto”) estas diakrita hoko poziciigita sub la suba dekstra angulo de vokalo de la latina alfabeto. Ĝi uziĝas en diversaj eŭropaj kaj amerike indianaj lingvoj.

Ogonek
Ogonek

Eŭropaj lingvoj, kiuj uzas ogonekojn, estas

  • la litova (literoj ą, ę, į kaj ų – la prononco en la moderna litova lingvo samas al la koncerna litero sen diakrita signo – la signo ogoneko litove nomiĝas nosinė)
  • kaj la pola (literoj ą kaj ę – la prononco estas nazala). Ekzemplo: "ręka" (Dosiero:Pl-ręka.ogg)