Mangao

bildstrioj utiligantaj aron de japanaj stilaj konvencioj

Mangao (japanlingve: 漫画 manga) estas japana bildliteratura esprimrimedo, ekvivalento de la okcidenta komikso. Ekster Japanio, la vorto aludas nur la japanan komikson, kun ties propraj trajtoj. Mangao adaptita al animacia formo nomiĝas animeo kaj en la lasta duono de la 20a jarcento, ili ambaŭ populariĝis en Okcidento. La korea versio de mangao estas "manhwa" kaj la ĉina varianto ricevas la nomon "manhua".[1][2][3]

Manga-stile desegnita vizaĝo

Mangao estas respektata kiel artformo, kaj sia legantaro ne limiĝas al infanaro. Ekzistas multaj specoj de mangao laŭ la celpubliko (ŝoĝo, ŝonen...). La temoj traktataj estas pluraj, kiel ekzemple agad-aventuro, amaferoj, sportoj, komedio, fantasto, scienc-fikcio...

Kutime, oni legas mangaojn dekstre-maldekstren. Pro la granda kvanto da ili kaj pro malpliigi la kostojn de eldonado kaj presado, ili aperas en antologiaj revuoj nigre kaj blanke, krom fojfojaj paĝoj kiel kovriloj. Tiuj revuoj estas publikigitaj ĉiusemajne aŭ ĉiumonate (kiel Shonen Jump, NakayoshiBig Comic) kaj ili entenas centojn da paĝoj kie prezentiĝas multaj apartaj rakontoj de pluraj aŭtoroj. Se la mangaserio estas sukcesa, la ĉapitroj estas denove eldonataj, ĉi-foje en formo de volumoj (tankobon).

Etimologio redakti

Mangao signifas distran bild(ar)on. Man (漫) signifas "sencelan" aŭ "distran". Ga (画) signifas "bildon". La termino mangao estis ekuzita de la artisto Kacuŝika Hokusaj.[4][5]

Historio redakti

 

Oni diras, ke la plej malnova pratipo de mangao en la japana historio estas supozeble Cho-ju-giga (鳥獣戯画) de Toba Sojo en la epoko Heian. Kiam komenciĝis Erao Meiji, eŭropaj artistoj miris pro la japanaj gravuraĵoj (uyiko-e) danke al ties ekzota beleco, kiu prezentis malsaman manieron reinterpreti realecon.

La mangaverkisto Tezuka Osamu establis la nunan manga-artformon post la Dua Mondmilito.

Specoj redakti

Mangarevuoj kutime havas specifan celpublikon, kiu estas bazita sur ambaŭ kaj sekso kaj aĝo.

  • Josei (女性): Por junaj virinoj.
  • Kodomo (子供): Por infanoj.
  • Redisu (レディース): Por plenkreskaj kaj maturaĝaj virinoj.
  • Seijin (成人): Por plenkreskaj viroj.
  • Seinen (青年): Por junaj viroj.
  • Shōjo (少女): Por adoleskaj knabinoj. La rakontoj multfoje temas pri lernejaj amaferoj.[6]
  • Shōnen (少年): Por adoleskaj knaboj. La rakontoj ofte temas pri lukto, militoj kaj kuraĝo.

Mangaistoj redakti

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti