Vikio
Ŝablono:Pp-pc1 Ŝablono:Short description Ŝablono:Other uses Ŝablono:Use dmy dates
Communication is usually defined as the transmission of information. The term can also refer to the message itself, or the field of inquiry studying these transmissions, also known as communication studies. There are some disagreements about the precise definition of communication - for example, whether unintentional or failed transmissions are also included and whether communication does not just transmit meaning but also create it. Models of communication aim to provide a simplified overview of its main components and their interaction. Many models include the idea that a source uses a coding system to express information in the form of a message. The source uses a channel to send the message to a receiver who has to decode it in order to understand its meaning. Channels are usually discussed in terms of the senses used to perceive the message, like hearing, sight, smell, touch, and taste.
Communication can be classified based on whether information is exchanged between humans, members of other species, or non-living entities such as computers. For human communication, a central distinction is between verbal and non-verbal communication. Verbal communication involves the exchange of messages in linguistic form. This can happen through natural languages, like English or Japanese, or through artificial languages, like Esperanto. Verbal communication includes spoken and written messages as well as the use of sign language. Non-verbal communication happens without the use of a linguistic system. There are many forms of non-verbal communication, for example, using body language, body position, touch, and intonation. Another distinction is between interpersonal and intrapersonal communication. Interpersonal communication happens between distinct individuals, such as greeting someone on the street or making a phone call. Intrapersonal communication, on the other hand, is communication with oneself. This can happen internally, as a form of inner dialog or daydreaming, or externally, for example, when writing down a shopping list or engaging in a monologue.
Non-human forms of communication include animal and plant communication. Researchers in this field often formulate additional criteria for their definition of communicative behavior, like the requirement that the behavior serves a beneficial function for natural selection or that a response to the message is observed. Animal communication plays important roles for various species in the areas of courtship and mating, parent-offspring relations, social relations, navigation, self-defense, and territoriality. In the area of courtship and mating, for example, communication is used to identify and attract potential mates. An often-discussed example concerning navigational communication is the waggle dance used by bees to indicate to other bees where flowers are located. Due to the rigid cell walls of plants, their communication often happens through chemical means rather than movement. For example, various plants, like maple trees, release so-called volatile organic compounds into the air to warn other plants of a herbivore attack. Most communication takes place between members of the same species since its purpose is usually some form of cooperation, which is not as common between species. However, there are also forms of interspecies communication, mainly in cases of symbiotic relationships. For example, many flowers use symmetrical shapes and colors that stand out from their surroundings in order to communicate to insects where nectar is located to attract them. Humans also practice interspecies communication, for example, when interacting with pets.
The field of communication includes various other issues, like communicative competence and the history of communication. Communicative competence is the ability to communicate well and applies both to the capability to formulate messages and to understand them. Two central aspects are that the communicative behavior is effective, i.e. that it achieves the individual's goal, and that it is appropriate, i.e. that it follows social standards and expectations. Human communication has a long history and how people exchange information has changed over time. These changes were usually triggered by the development of new communication technologies, such as the invention of writing systems (first pictographic and later alphabetic), the development of mass printing, the use of radio and television, and the invention of the internet.
Terminologio Redakti
La vorto vikio devenas de la angla vorto wiki, kiu siavice devenas de la havaja wiki, signifanta "rapida". Tio estas, vikiaj sistemoj estas kreataj tiel, ke ili estu kaj rapidaj kaj malkomplikaj rimedoj por publikigi ideojn en interreto.
Historio Redakti
La originalan vikion fondis Ward Cunningham, kiu disvolvigis kaj nomis ĝin kiel WikiWikiWeb, naskinte tiun koncepton kaj instalinte la unuan vikian servilon en la 25-a de marto 1995, ĉe la domajno c2.com. Kelkaj homoj opinias, ke nur la vikio de Cunningham devas esti nomita Wiki (majuskle) aŭ WikiWikiWeb. Tiu pionira vikio ankoraŭ estas unu el la plej popularaj (anglalingvaj) ĝis nun. Ĝi troviĝas ĉe http://www.c2.com/cgi/wiki. Cunningham elektis tiun nomon memorinte kontiston de la Internacia Flughaveno de Honolulu, kiu diras al li por uzi la tiel nomatan Wiki Wiki aŭtobuson, kiu trairas inter la aviadkonektejoj. En la havaja lingvo, tiu duobligo aldonas emfazon, kvazaŭ la sufikso "-eg" en Esperanto. Do, jen ekesto de la rapidega retpaĝaro.
Funkciado Redakti
Vikio konsistas el tre interligita vikipaĝaro, esence funkcianta kiel datenbanko por registri, foliumi kaj serĉi informaron.
Ĝi ebligas verki dokumentojn kunlabore, per simpla marklingvo, uzante iun ajn TTT-legilon, tiel, ke la foliumilo fariĝas ankaŭ redaktilo.
Do, interesa ebleco estas tia, per kiu oni facile kreas kaj aktualigas ties artikolojn. Ordinare neniu revizio estas aplikata antaŭ ol publikigo de la ŝanĝoj. Krome, kutime oni ne bezonas aliĝi aŭ identiĝi por rajti redakti. Tio povas inciti misuzon de la sistemo. Tial vikioj povas esti protektitaj kontraŭ la ekstera publiko kaj nur antaŭpermesitaj personoj sukcesas ĝin redakti kaj, kelkfoje, eĉ legi.
Ligiloj Redakti
Vikio estas hipertekstaj medio, kun plurdimensie (ne-linie) krozebla strukturo. Ordinare, ĉiu paĝo enhavas grandan nombron da ligiloj al aliaj paĝoj. Eĉ ekzistas vikioj kun hierarĥie krozeblaj paĝoj kaj ofte tio ekaperas pro la natura procezo de kreado.
Internaj Redakti
La plejmulto de la ligiloj en vikio estas internaj, tio estas, ili alportas al aliaj paĝoj ene de la propra vikio. Ili estas kreataj per specifa sintakso, la tiel nomata ligila modelo.
Dekomence, plejparte vikioj uzadis KamelUsklecon por nomi identigilojn, kiuj fariĝas ligiloj. Por krei KamelUsklecan ligilon, oni simple majuskligas vortojn de frazeto kaj kunigas ilin, forigante interspacojn (la vorto KamelUskleco mem estas ĝusta ekzemplo pri tio).
KamelUskleco multe faciligas la kreadon de internaj ligiloj, tamen ĝia neordinara formo ne estetike plaĉas al multaj legantoj. Tial, pluraj vikioj nun ebligas alian tipon de sintakso, pli liberan, uzante kvadratajn krampojn ([[ligilo]]) por distingi ligilojn. KamelUskleco eĉ estas malebligata apriore (defaŭlte) en vikioj nuntempe.
Eksteraj Redakti
Krei eksterajn ligilojn ordinare estas tre simple. Sufiĉas rekte skribi la kompletan URL-on. La ŝlosilvorto por distingi ilin estas la prefikso "http://", kiu indikas la hipertekstecon de la skribaĵo. Jen ekzemplo, kiu funkcias ĉi tie en Vikipedio: http://akademio-de-esperanto.org por montri http://akademio-de-esperanto.org. Tamen, en la vikioj, kiuj uzas liberajn ligilojn interkrampitajn, oni ankaŭ povas apliki tiun saman rimedon kaj al la internaj tipoj kaj al la eksteraj.
Intervikie Redakti
Multaj vikioj disponigas mallongigajn formojn por reprezenti aliajn retpaĝarojn. Ĉar, ordinare, oni povas simple anstataŭigi longan komencan padon de URL per facile parkerebla vorteto. Tiel, oni pli rapide povas aludi al enhavoj de aliaj vikioj.
Por tion fari, la vikio tenas interne mapon inter vortetoj kaj tiuj URL-oj, kiuj estas pli ofte uzataj de la redaktanta komunumo.
Ekzemple, ĉi tie en Vikipedio, oni povas uzi [[google:intervikio|intervikio]] kaj tio fariĝas serĉmendo en Guglo, pri la vorto intervikio.
Serĉado Redakti
Oftege vikioj disponigas almenaŭ serĉon pri titoloj kaj multfoje pri kompleta teksto mem. La profundeco de serĉrezultoj dependas je uzo de datenbanko. Indeksa aliro al datenbanko necesas por sukcesigi rapidan serĉadon tra ampleksa vikio.
Alternative, oni povas uzi eksterajn serĉilojn, kiel Guglo ekzemple, por kompletigi mankantajn bonajn serĉrimedojn internajn. Tamen, tio povas rezulti je malaktuala indeksado fare de la ekstera serĉilo, dum tagoj, semajnoj kaj eĉ monatoj ne ĝisdatigite.
Servila aŭ klienta modo Redakti
Plejmulte, vikiaj sistemoj funkcias laŭ servila modo. Esence, la funkcioj por redakti, montri kaj regi ĝin estas provizataj de servilo per vikiprogramaro instalita tie, kiu formatigas la enhavon kiel HTML-a paĝo montrebla en ordinara TTT-legilo.
Aliflanke, klientmoda vikisistemo postulas nur, ke la servilo provizu vikitekstajn dosierojn, simile kiel retserviloj provizas HTML-ajn paĝojn per HTTP. En tiu tipo de vikio, la tuta programaro por funkciigi la transformatigon de vikiteksto, redaktado, ktp, restas en la klienta komputilo, pli specife, per sia loka foliumilo. Ili povas esti programeto instalita kiel kromaĵo en tradicia TTT-legilo.
Retbazita aŭ disiĝita modelo Redakti
Ordinare vikioj retgastiĝas en retservilo. La retservado povas esti publike disponigata en Interreto aŭ ĝi povas aparteni al privata LAN, kun limigita alireblo.
Anstataŭe al la retbazita modelo, ankaŭ ekzistas la vikioj disigitaj inter samtavolaj retnodoj, kiuj malbezonas retservilon. Tia nodalnoda vikia sistemo integriĝas per P2P-a versikontrola sistemo, kiu zorgas pri versiigo kaj disprovizo de la paĝoj.
Ŝanĝ-kontrolo Redakti
Vikioj estas kreataj kun la filozofio faciligi korekti erarojn anstataŭ malfaciligi fari ilin. Dum vikioj estas tre publike malfermaj, ili ankaŭ disponigas rimedojn por kontroli validecon pri freŝaj aldonoj al la entuto de artikoloj. La plej rimarkindaj paĝoj en preskaŭ ĉiuj vikioj estas la "Lastaj Ŝanĝoj": specifa listo de freŝdataj redaktoj aŭ listo pri ĉiuj redaktoj faritaj inter du limoj de tempo.
El ŝanĝregistrado, aliaj funkcioj estas alireblaj:
- Historio de Revizioj, montranta antaŭajn versiojn de ĉiu paĝo;
- Diferenca Komparo, kolorigante la ŝanĝojn inter du revizioj.
Per la Historio de Revizioj, redaktanto povas rigardi kaj restarigi antaŭan version de artikolo. Kaj la Diferenca Komparo povas esti uzata por decidi ĉu tio farindas aŭ ne.
Alia rimedo por kontroli ŝanĝojn estas la ebleco atentigi pri ili aŭtomate, eble eĉ per retpoŝto, avizante pri redaktoj en specife elektitaj artikoloj.
Misuzeblo kaj fidindeco Redakti
La malfermeco de plimulto el vikioj (permesante al ĉiuj redakti ties enhavon) ne garantias bonintencemon de la redaktantoj. En grandaj vikioj, se okazas vandalaĵoj, ili povas daŭri ne rimarkitaj dum kelka tempo, ĝis lerta uzanto atentu pri la fuŝo. Ankaŭ ekzistas malicaj disrompigoj en vikioj, kaŭzitaj de "interretaj troloj". Eĉ aŭtomata aldono de ligiloj por alporti al retpaĝaĉoj povas okazi: estas la tiel nomataj "vikiaj spamoj".
Pro tia vundebleco, krom la ŝanĝkontrolaj rimedoj aplikataj de homoj mem, grandaj vikioj povas disponigi robotetojn, kiuj aŭtomate malkovras kaj renversas tiajn vandalaĵojn. Kaj ĵavaskriptaj plibonigoj povas montri kiom signaĵojn estis aldonitaj en ĉiu redakto, tiel helpante limigi misuzon al fuŝaĵetoj.
Se estas robotoj por malfari vandalaĵojn, certe ekzistas tiuj, kreitaj por ilin fari. Tial, lastatempe, grandaj malfermaj vikioj postulas CAPTCHA-jn testojn por malhelpi aŭtomatan spamadon.
Ofteco de vandalaĵoj dependas je kiom malferma estas la vikio. Kelkaj vikioj permesas nur al aliĝintaj uzantoj redakti, anstataŭ permesi al iu ajn retuzanto fari tion. Ordinare etaj vikioj funkcias pli ferme, dum la pli ampleksaj fariĝas pli publike redakteblaj.
Oni konstatas do, ke ju pli sekura kaj fidinda estas vikio, des malpli rapide ĝi disvolviĝas. Male, ju pli malferma, des pli rapida estas la kreskado, malgraŭ la risko suferi atakojn.
Por resumi la debaton, Lars Aronsson, fakulo pri datensistemoj, diras:
|
Vikioj en kaj pri Esperanto Redakti
Movadaj vikioj Redakti
Jerry Muelver lanĉis Unumondo-n, la unuan Esperantan vikion, je la 28-a de januaro 2001. Li volis krei ĝin por dissendolisto, literaturo, novaĵoj, sed la vikio ne vere populariĝis, ĉar homoj apenaŭ konis vikiojn kaj ĝi ne havis klaran celon.
Nuntempaj funkciantaj vikioj jenas.
- BEJO - Vikio Arkivigite je 2007-07-08 per la retarkivo Wayback Machine
- Brazila Esperanto-Ligo (Historio de Esperanto en Brazilo) - Vikio
- Esperanto ĉe Interreto - Vikio
- GEJ - Vikio Arkivigite je 2007-03-10 per la retarkivo Wayback Machine
- JEFO-Vikio
- TEJO - Vikio Arkivigite je 2009-12-25 per la retarkivo Wayback Machine
- USEJ - Vikio Arkivigite je 2013-10-21 per la retarkivo Wayback Machine
Lokaj vikioj Redakti
- Esperanto-Kultur-Centro - Vikio (Tuluzo, Francio)
- Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro - Vikio (Rio-de-Ĵanejro, Brazilo)
- Potigvara Esperanto Asocio - Vikio Arkivigite je 2007-12-18 per la retarkivo Wayback Machine (Norda Rio-Grando, Brazilo)
Fakaj vikioj Redakti
- WikiJava - The wiki with tutorials and examples in Java Arkivigite je 2013-07-21 per la retarkivo Wayback Machine
- BEMI - BEMI-Vikio
- ESF (Eŭropa Socia Forumo) - ESF-Vikio
- Esperanta Vikipedio
- Kantaro-Vikio
- La malferma Esperanto-komunumo
- Subtitoloj-Vikio
- Turismo-Vikio
- Unumondo
Viki-programaroj kun Esperanto-traduko Redakti
- DokuWiki Arkivigite je 2008-04-19 per la retarkivo Wayback Machine ( Esperanto-traduko; uzata de la BEJO-vikio Arkivigite je 2007-07-08 per la retarkivo Wayback Machine kaj de Brazila Esperanto-Ligo)
- UseMod (Esperanto-traduko; uzata de la GEJ-vikio Arkivigite je 2007-03-10 per la retarkivo Wayback Machine)
- WackoWiki (uzata de la E@I-vikio[rompita ligilo] )
- Nekonata programaro: TEJO-vikio Arkivigite je 2009-12-25 per la retarkivo Wayback Machine, USEJ-vikio Arkivigite je 2013-10-21 per la retarkivo Wayback Machine ĉe tejo.org, BEMI-vikio
Notoj Redakti
- ↑ Richard Heigl, Markus Glaser, Anja Ebersbach(2006), p.10.