Datumo

(Alidirektita el Dateno)

Datumodateno estas termino en la faklingvo de la informadiko, kies signifo estas komputile traktebla informo (donitaĵo). Plej ofte la vorto aperas en pluralo.

Informadiko redakti

La informadiko, la scienco pri maŝina traktado de informoj, uzas datumojn kiel komputile legeblajn kaj prilaboreblajn reprezentaĵojn de informoj. La informo tiucele estas tradukata al kodo el signoj, kies konstruo sekvas fiksitajn regulojn de informadika sintakso. Datumoj iĝas informoj, kiam ili estas en kunteksto de signifo. Ekzemple, la datumo «937040» baze estas simple 6 ciferoj, sed en la kunteksto de telefona libro ili iĝas informo, ĉar tie kompreneblas, ke ili celas signifi iun konkretan telefonan numeron.

Diferenciĝas:

  • strukturitaj datumoj (ekzemple datumbazoj)
  • nestrukturitaj datumoj (ekzemple tekstaj dokumentoj)
  • kaj datumoj inter tiuj du kategorioj.

Dum tre facile eblas maŝine pluprilabori strukturitajn datumojn, tio nur malfacile aŭ malprecize eblas por nestrukturitaj datumoj, kiuj tamen gravas por simpla maŝina konservado de informoj.

Diskuto pri la termino redakti

Laŭ PIV la vorto datumi ankaŭ signifas "esti komenciĝinta ĉe ia dato aŭ tempo" (ekzemple: Tiu modo datumiĝas jam de ok jaroj). Tial kelkaj homoj preferas uzi la vorton dateno, kiu devenas de la germana pluralo "Daten" (por datoj aŭ "datumoj" respektive "datenoj"). Tamen, en praktiko ĝi ne estas ofte uzata.

Iuj proponis ankaŭ la vorton datao laŭ la angla vorto "data", kaj plia propono estis la vorto "donitaĵo", laŭvorta traduko el la franca, nederlanda kaj rusa lingvoj, sed tute ne specifa.

Vidu ankaŭ redakti