Sacerdota Fratio de Sankta Pio la 10-a
La Sacerdota fratio de Sankta Pio la 10-a estas internacia katolika organizaĵo de tradiciemuloj. Ĝi fondiĝis en la 1970-a jaro fare de la franca ĉefepiskopo monsinjoro Marcel Lefebvre. La nomo aludas al la katolika papo Pio la 10-a, kiu denaske nomiĝis Giuseppe Sarto. Oficiala latina nomo de la organizaĵo estas Fraternitas Sacerdotalis Sancti Pii X. En Germanlingvio zorgas por disponigo de bonaj katolikaj tekstoj la eldonejo Sarto.
Sacerdota Fratio de Sankta Pio la 10-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
societo de apostola vivo Sodality (en) organizaĵo | |||||
Komenco | 1-a de novembro 1970 vd | ||||
Sidejo | Menzingen ZG | ||||
Fondinto(j) | Marcel Lefebvre vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Vidu ankaŭ
redakti- Jean-Jacques Marziac, predikisto
- Sacerdota fratio Sankta Petro
- Monaĥejo Reichenstein
- The Remnant (gazeto usona)