The Remnant estas gazeto de tradiciemaj katolikoj kun po du numeroj por monato. Kvankam ĝiaj eldonistoj ne rekte apartenas al partikulara grupo, ŝajne ja ekzistas mondvizia kaj spirita parenceco al la Sacerdota Fratio de Sankta Pio la 10-a. Fondite en 1986 temas pri plej malnova gazetarprodukto siaspece en Usono.[1] La redaktistaro asertas sekvi la katolikan doktrinaron en ĉiuj artikoloj. La nomo referencas al la profeto Jesaja[2] kaj kredo-fundamentoj kiuj post modernigoj sekvantaj al la Dua Vatikana koncilio (1962-65) laŭŝajne iom perdiĝis. La sidejo troviĝas en Forest Lake, Minesoto.

Historio redakti

Spuroj postiras ĝis la periodaĵo The Wanderer. Fakte, The Remnant estiĝis post disputo inter la longjara Wanderer-eldonisto Walter Matt kaj ties frato Alphonse Matt. Walter rifuzis sekvi la novajn modojn de post 1965 kaj finis kunlaboron kun la frato kiu daŭre laboris ĉe la pli malferma produkto The Wanderer. Posteulo ĉefredaktora iĝis la filo de Walter, Michael J. Matt. Multaj konataj konservativistoj jam engaĝiĝis je aŭ kontribuis por tiu ĉi gazeto, ekz. Thomas Woods, Christopher Ferrara, John C. Rao kaj Michael Davies. Inter 2005 kaj 2013 The Remnant iĝis porparolanta ilo por la ĉefpontifikado de Benedikto la 16-a vantante esti pli proksime al li ol aliaj konservativaj katolikaj grupoj (ekz. la gazeto The Wanderer, la televida reto EWTN, la multkomunikila organizo Church Militant.) Inverse la artikoloj rilate al papo Francisko ekpafas ne malofte venenajn sagojn al Romo.

Kromaj projektoj redakti

  • Post la produkto de ĉiutagaj videaj novaĵoj pri Romo, post la rezigno de papo Benedikto la 16-a kaj ĝis la elekto de Francisko, oni ekis komentoserion sub la titolo "Remnant TV". Tie oni spektigas jutubaĵojn kun parolspektakla karaktero, nome: Remnant TV Forum, Remnant Special Report, The Remnant Underground. Michael Matt bonvenigas kaj ĉefkomendtas; regulaj gastoj estas kutimĵurnalistoj de The Remnant, sed ne nur.[3]
  • La gazeto organizadas pilgrim/stud-vojaĝojn al la Sankta Lando kaj en tuta Eŭropo sub la nomo "Remnant Tours". Franclande oni specialiĝis iel pri la tri tagojn daŭranta pilgrimo de la katedralo de Chartres ĝis la katedralo Nia Sinjorino de Parizo kun distanco de 97 kilometroj dum pentekosto.[4]
  • La eldonejo "Remnant Press" publikigas tradiciajn verkojn, ekz. de Dietrich von Hildebrand.

External links redakti

Notoj redakti

  1. gazeta historio
  2. Kp. libro de Jesaja, ĉap. 10, 20-22: En tiu tago la restintoj de Izrael kaj la savitoj de la domo de Jakob ne plu fidos sian batanton, sed fidos fidele la Eternulon, la Sanktulon de Izrael. Konvertiĝos la restintoj, la restintoj de Jakob, al la Dio potenca. Ĉar se via popolo, ho Izrael, eĉ estos kiel la apudmara sablo, nur la restintoj konvertiĝos; ĉar estas decidita ekstermo per inunda justeco.
  3. prezento de tiu ĉi formato
  4. "The Remnant: It's Not Just a Newspaper Anymore!"