Fuji Television
televida stacio en Japanio
La AK Fuji Television (株式会社フジテレビジョン [kabuŝiki gajŝa fuĵi terebiĵon]; Angle :Fuji Television Network, Inc. ) TYO 4676 estas Japana televida reto baziĝanta en Odaiba, Minato-kvartalo, Tokio, Japanio. Ĝi estas konata kiel Fuji TV (フジテレビ [fuji terebi] ) aŭ CX (laŭ callsign JOCX-TV ). Ĝi estas la flagŝipa TV-stacio de Fuji News Network (FNN) kaj Fuji Network System (フジネットワーク) aŭ FNS. Ĝi ankaŭ havas rilaton kun Nippon Broadcasting System, Inc.
OficejojRedakti
La centra oficejo en Odaiba estas konata pro ĝia ekscentra arkitekturo
La centra oficejo estas lokigita ĉe 2-4-8, Daiba, Minato-kvartalo, Tokio, Japanio. La Kansaja oficejo troviĝas ĉe Aqua Dojima East, Dojima Kita-kvartalo, Osako, Osako, Japanio. La Nagoja Oficejo troviĝas ĉe Telepia, Higashi-sakura, Higaŝi-kvartalo, Nagojo, Aiĉi, Japanio.