Mormonismo

aro de konfesioj kaj religiaj movadoj, kiuj kredas je la sankteco de la Libro de Mormono kaj la profeteco de Jozefo Smith

Mormonismo konsistas de la religiaj, teologiaj, ritaj, instituciaj kaj kulturaj elementoj de la Movado de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj. Ĝi ofte temas pri la pli granda branĉo de la movado, la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj. Ĉi tiu estis foje nomita la Brighamita branĉo de la fido kaj ĝi estas nedisputeble la plej granda konfesio de la Movado de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj.

Mormonismo inkluzivas ankaŭ Mormonan integrismon, tradicio kiu ankoraŭ praktikas pluralan geedziĝon post kiam la Mormona Eklezio ĉesigis la praktikon ĉirkaŭ la 20a jarcento.

Mormonismo inkluzivas ankaŭ kelkajn malgrandajn sektojn, kiuj rompis kun la Mormona Eklezio por plutrakti pli liberalan religian vojon. Ne "Brighamitaj" tradicioj ene de la Movado de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, kiel la Komunumo de Kristo, ĝenerale forne la termino Mormonismo.

Vidu ankaŭ redakti