Magnetoskopo (ekde 2002)[1]vidbendilo (ekde 1983),[2][3] vidbendaparato,[4] videobendregistrilo, videomagnetofonovideoaparato estas elektronika aparato por magnete registri sur bendon samtempe sonojn kaj moviĝantajn bildojn el kameraotelevidilo kaj por reprodukti ilin per televidilo.

La unuaj magnetoskopoj aperis en la 1950-aj jaroj kaj estis tre grandaj. Oni uzis ilin aŭ en studio, aŭ veturigis ilin al loko de eventoj en speciala aŭtobuso.

Vendado de magnetoskopoj por popola uzado komenciĝis la 7 de junio de 1969.

Ekde la jaro 2005 DVD-skopoj rapide anstataŭas magnetoskopojn.

Referencoj

redakti
  1. artikolo magnetoskopo en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, ankaŭ jam en la eldono de 2002, presita eldono, paĝo 701 - en vortaroj antaŭ 2002 ne dokumentiĝas la vorto magnetoskopo (en la Franca-Esperanta Vortaro de Danvy kaj Le Puil el 1992, p. 526, nur proponiĝas la vorto "kasedmagnetofono" por sonkasedo)
  2. ekzemple, "vidbendilo" en la komputila vortaro (angle kaj esperante)
  3. Angla Esperanta Telekomunika Vortaro, de Christian Bertin, 1983/1985 (angle kaj esperante)
  4. artikolo vidbendaparato en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio

Eksteraj ligiloj

redakti