Lestadianismo

konservativa luterana movado

Lestadianismo (svede læstadianism, finne lestadiolaisuus) estas konservartiva movado de kristana reviviĝo ene de la luterana eklezio, nomata laŭ Lars Levi Læstadius (1800–1861), kiu estis pastro en la paroĥoj de Pajala kaj Karesuando. Ĝi estas difinata luterana grupo. Tamen multaj ĝiaj instruoj, ekzemple pri bapto, eŭkaristio kaj absolvo, malsimilas tre multe el tipa luteranismo. Liaj pento-predikoj kaŭzis movadon kiu rapide disvastiĝis tra Norda Kaloto. Interalie inter sameoj multaj ŝanĝis sian vivkonduton kaj malpliigis sian alkoholismon. Pli poste ĝi disvastiĝis ankaŭ al Nordameriko. Plej granda ĝi estas en Finnlando. Post la morto de Læstadius, lia amiko Johan (en finna Juhani) Raattamaa fariĝis gvidanto de la movado. Post lia morto en 1899 la movado dissplitiĝis en plurajn branĉojn.

Laestadius predikas al sameoj.

Unu escepta penso en lestadionismo estas, ke ĉiuj infanoj naskiĝas en kristana kredo. Tamen en lestadianismo estas uzata bapto de infano.

En Norvegio kaj Nordameriko dominas la okcidenta lestadianismo (svede västlæstadianism, finne esikoislestadiolaisuus, ankaŭ nomataj "unuenaskitaj lestadianoj"), en Svedio (kaj inter svedlingvaj lestadianoj en Finnlando) la orienta lestadianismo (svede östlæstadianism, finne rauhansanalaisuus, ankaŭ nomataj "lestadianoj de la vorto de paco"). En Finnlando dominas la konservativa lestadianismo (svede gammallæstadianism, finne vanhoillislestadiolaisuus), kiu estas la plej granda branĉo, kun pli ol 100 000 anoj tutmonde.

BaptoRedakti

En lestadianismo estas uzata infana bapto, sed pleje en lestadianismo, alimaniere ol en plejparto el aliaj infanaj baptaj grupoj, ne estas pensata, ke infano ricevus kredon en bapto. Anstataŭe normale en lestadianismo estas kredata, ke infanoj naskiĝas en kristana kredo kaj oni devas bapti la infanojn, ĉar la infanoj jam kredas aŭtomate.