Johan RAATTAMAA, finne Juhani Raattama(a), (naskiĝinta 12-a de septembro 1811 en Karesuando, mortinta 1899) estis finna lestadianisma predikanto, amiko kaj kolego de Lars Levi Laestadius. Raattamaa peris forte al instruoj de konservativa lestadianismo. Raattamaa ricevis kristanan "vekiĝon" kristnaske 1844. Li kiomencis multe uzi "ŝlosilojn de Ĉiela Regno" (absolvo) grandparte same kiel la katolika eklezio sed tiel, ke ankaŭ aliaj vivante kredantaj personoj ol la pastroj povas uzi ilin. Li klarigis ilian uzon al sia amiko Laestadius, sed Laestadius uzis ilin multe pli malmulte ol Raattamaa. Li estas nomita la plej granda amatora predikanto de Nordio. Li estas difinita ankaŭ Paŭlo de Tarso de Peräpohjola, areo en Finnlando. Instruoj de Raattamaa peris al konservativa lestadianismo kristanan instruon pli pri ecoj ol pri instruo de Laestadius. Tamen ankaŭ okcidenta lestadianismo ricevis vidojn al Raattamaa, ekzemple penson, laŭ kio la unua lestadianisma grupo en sveda Laponio havas specialan pozicion. En siaj lastaj jaroj li provis forte malhelpi dissplitigon de lestadianismo sed ĝi ne sukcesis. Lestadianismo dissplitiĝis al konservativa lestadianismo kaj okcidenta lestadianismo.

Johan Raattamaa
Persona informo
Naskiĝo 14-an de septembro 1811 (1811-09-14)
en Karesuando
Morto 7-an de marto 1899 (1899-03-07) (87-jaraĝa)
en Karesuando
Ŝtataneco Grandprinclando Finnlando
Okupo
Okupo predikistoKatekisto
vdr