Konservativa lestadianismo

Konservativa lestadianismo (svede gammallæstadianism, finne vanhoillislestadiolaisuus) estas religia movado ene de la luterana eklezio precipe en Finnlando, la plej granda branĉo de lestadianismo, movado de kristana reviviĝo nomata laŭ svedsamea pastro kaj botanikisto Lars Levi Læstadius (1800–1861). Ĝi havas eksklusivan ekleziopenson. Laŭ ĝi la regno de Dio estas sama ol ĝi. Konservativa lestadianismo instruas pri ekzemple bapto, eŭkaristio kaj paroko tiel neluterane, ke oni taksas, ke ĝi ne estas luterana grupo. En Finnlando konservativa lestadianismo estas parto de normala luterana eklezio kaj do ne havas proprajn eklezion kaj paroĥojn. Tamen multaj iliaj instruoj estas diversaj ol en normala luteranismo. Ekzemple gxiaj instruoj pri la bapto kaj la eŭkaristio malsimilas forte el la normala luteranismo. En Finnlando ili havas kunigojn rauhanyhdistys ("pac-asocioj"), kiuj estas praktike konservativaj lestadianismaj paroĥojn. Ĝia centrala loko estas Oulu. La tri plej grandaj pac-asocioj estas en Oulu, Helsinki kaj Jyväskylä.

Ĝi havas ĉ. 100000 anojn, precipe en Finnlando, Usono kaj Svedio.[1][2]

Konservativa lestadianismo malakceptas virinajn pastrojn, kontraŭkoncipilojn, televidon, filmojn, konkursan sporton alie ol en siaj propraj grupoj, kosmetikon, dancon, koncertojn, teatron, kartajn ludojn, barbon, seksajn rilatojn antaŭ geedzeco, alkoholon, en Finnlando aliajn partiojn ol Finnlanda Centro kaj Nacia Koalicio kaj alian muzikon ol siaj propraj himnoj, iuj aliaj himnoj kaj parto de klazika muziko sed akceptas tabakon. En Finnlando kaj Svedio konservativaj lestadianoj estas konataj ankaŭ pri grandaj familioj. Oni antaŭe en konservativa lestadianismo instruis, ke virinoj, kiuj ricevis pli malmulte infanojn, ĉar uzas kontraŭkoncipon, devas naski en helveto la infanojn, kiuj ne naskiĝis, ĉar estis uzata kontraŭkoncipon. Normale konservativa lestadianisma virino naskas proksimume 10–15 infanojn, ekzemple edzino de Kyösti Karjula 13 knabojn kaj 5 knabinojn.

Ili estas konataj ofte pri bonaj fortaj, honestaj laborviroj. Multaj finnaj politikistoj (ekzemple Urho Kekkonen kaj Keijo Korhonen) apogis konservativajn lestadianojn pro la nasko de multaj novaj civitanoj por Finnlando, kvankam ili mem ne estas membroj de la grupo.

Konservativaj lestadianoj de Finnlando salutas unu la alian Jumalan terve ("saluton de Dio"). Estas malpermesite diri tion al iu alia ol al alia konservativa lestadiano.

En preskaŭ ĉiu jaro konservativa lestadianismo en Finnlando aranĝas tre grandan kristanan renkontiĝon Suviseurat ("somera renkontiĝo"). Suviseurat estos aranĝita ĉie sur flughaveno – antaŭe ĝi estis aranĝita iuj jare sur kampo. Speciale en Norda Ostrobotnio Meza Ostrobotnio kaj en la suda parto de Finna Laponio konservativa lestadianismo estas forta. Ili estas konservativkristanaj areoj de Finnlando same ol iuj sudaj ŝtatoj estas konservativkristanaj areoj de Usono. El loĝantoj de eksa komunumo Oulunsalo estas pli ol 4/5 konservativaj lestadianoj kaj iliaj infanoj. En pli suda Finnlando ĝi estas forta principe en Laga areo de Suda Ostrobotnio kaj en ĉirkaŭo de Jyväskylä, sed nun ĝi havas iom multajn membrojn ankaŭ en Helsinko.

Multaj el kantoj, kiujn ili kantas, estas el la 18-a jarcento. El finnaj bibliaj tradukoj konservativa lestadianismo apogas plu tradukon el la jaro 1776, Biblia.

Sed konservativa lestadianismo instruas ankaŭ, ke plejparto de la infanoj perdas sian kredon kaj homo, kiu perdis la kredon, povas ricevi ĝin reen nur, se iu konservativa lestadiano donas absolvon pri li. Konservatisma lestadianismo instruas, ke nur ilia kredo estas kristana grupo, nur iliaj anoj estas veraj kristanoj kaj estas savotaj – ĉiuj aliaj "kristanaj" grupoj estas herezulaj, ankaŭ aliaj branĉoj de lestadianismo.[3]

Konservativa lestadianismo instruas, ke "norda lando" en Zeĥarja 6:8 signifas Nordion.

Konservativa lestadianismo estas tre patriota grupo. Ekzemple kiam Juha Sipilä estis ĉefministro kaj oni diris, ke li estas lestadiano, oni komencis kredi, ke li malapogas la televidon, frekventas Suviseurat ktp., kaj oni devis klarigi, ke li ne estas konservativa lestadiano, ekzistat ankaŭ aliaj lestadianaj aroj.

En finna parola lingvo lestadiolaisuus ofte signifas nur konservativan lestadianismon.

Pentti Linkola ege malamis konservativan lesftadianismon. Li skribis, ke religio ŝajnas plejparte perdis sian danĝerecon pro tio, ke ekzistas loĝantar-eksplodo krom se vi konsideras kelkajn internacie malgrandajn grupojn, kiel la malhelan homamason de niaj konservativaj Lestadians, sed nia alia rimarkinda strikta religia lernejo, la Atestantoj de Jehovo, reprezentas. tre malsama opinio, ĝi dividas kontraŭkoncipajn informojn kaj la nombro da infanoj en la familioj de tiuj homoj estas escepte alta malgranda averaĝe.


Bapto redakti

Konservativa lestadianismo uzas infanan bapton sed ne instruas, ke bapto peras kredon por infano. Konservativa lestadianismo instruas, ke ĉiuj infanoj naskiĝas en kristana kredo kaj bapto ne peras kredon kaj argumento por ĝi, ke oni devas bapti infanojn, ne estas ke la infanoj ricevus la kredon sed ke infanoj jam havas kredon. Tamen en Finnlando infanaj infanoj ne povas personale esti membroj de pacasocioj sed la pac-asocioj prenas nur membrojn, kiuj mem petis la membrecon. La bapta instruo ne estas normala luterana, verŝajne pli metodisma kaj kalvinisma ol luterana.

Eŭkaristio redakti

Ankaŭ pri eŭkaristio konservativa lestaniana instruo malsimilas el tipa luterana instruo. En konservativa lestadionismo oni ne normale pensas, ke la eŭkaristio estas manĝaĵo kaj trinkaĵo de pardono kaj pentofero. Estas instruata, ke la eŭkaristio estas memoraĵa manĝaĵo kaj trinkaĵo, kiun Jesuo metis kaj difinis. Estas instruata, ke la eŭkaristio fortigas la kredon kaj en eŭkaristio devas manĝi kaj trinki homoj, kies pekoj estas certe jam pardonitaj.

Kritiko redakti

En Finnlando oni multe kritikis ankaŭ konservativan Lestadianismon. Kelkaj teologoj kiel ekzemple Kari Kuula konsideras kritikinda ke ekzistas granda aktiva grupo ene de la Lutera Eklezio kiu instruas ke oni ne povas esti savita per fido laŭ la instruo de la Lutera Eklezio. La grupo ankaŭ estis kritikita pro la fakto ke ĝiaj membroj studas la Biblion tiel malmulte. Laŭ la finna Homaj Rajtoj-Asocio, konservativa lestadionismo malobservas homajn rajtojn ĉar ĝi malpermesas kontraŭkoncipadon. Laŭ konservativa lestadianismo, predikisto, al kiu la konservativa lestadiano konfesas siajn pekojn, ne rajtas rakonti pri tiuj pekoj al iu ajn, kaj tio estas konsiderata kontraŭleĝe, ekz. seksmisuzo de infanoj estas konservita sekreta pro tio. al tiu regulo.

Akuzo pri pedofilio redakti

En 2011, finnlanda gazetaro raportis pri vasta aro de kazoj de pedofilio en konservativa lestadianismo okazintaj dum almenaŭ 30 jaroj, kiujn oni estis provinta sekretigi. Pluraj kazoj estis malkovritaj kaj sekvigis al longaj prizonaj punoj de pluraj akuzitoj, inkluzive plurajn ne-pastrajn predikantojn de konservativa lestadianismo.[4][5][6][7][8][9]

Konataj finnaj konservativaj lestadianoj redakti

Referencoj redakti

  1. Talonen, Jouko. (2001) Iustitia 14, STI-aikakauskirja, Lestadiolaisuuden monet kasvot. Lestadiolaisuuden hajaannukset (pdf). Suomen teologinen instituutti (STI). ISBN 952-9857-11-X. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-07-28. Alirita 2022-11-05.
  2. Helsingin sanomien Kuukausiliite Elokuu 2006, Article; Ja täyttäkää maa, Page 52
  3. An Examination of the Pearl (2012). Alirita November 22, 2014.
  4. Mapping Digital Media:Finland (Report). Open Society Foundations (January 5, 2014). Alirita April 23, 2015.
  5. (2011-04-17) “Shedding light on child abuse among the Laestadians”. 
  6. Conservative Laestadians admit serious mistakes in dealing with child abuse issue – trust is gone in SRK (2011-04-11). Alirita 2014-10-24.
  7. Finnish Christian sect reveals pedophilia cases (2011-04-07). Alirita 2014-10-24.
  8. Jussi Rosendahl (2011-04-13). Finnish church group reports child abuse over 30 yrs. Arkivita el la originalo je 2016-03-06. Alirita 2014-10-24.
  9. Finnish church admits child abuse cases (2011-04-07). Alirita 2014-10-24.