Pentti Linkola

finna filozofo, verkisto kaj radikala ekologiisto

Kaarlo Pentti LINKOLA (naskiĝis la 7-an de decembro 1932 en Helsinko, mortis la 5-an de aprilo 2020 en Sääksmäki, Valkeakoski)[1][2][3] estis finna filozofo, verkisto, radikala ekologiisto,[4] fiŝkaptisto kaj ornitologo.[5] Linkola skribis eseolibrojn. Li apogis terorismon en la senco, ke temas pri agado kontraŭ la socio, kiu siavice agadas kontraŭ la planedo; tiukadre li asertis ofte, ke necesas agoj kiuj draste malpliigos la homaron. Li kredis, ke la vivo pereos, se la homaro ne malgrandiĝos vere multe. Li estis en sia lando en la publikeco speciale en la 1970-aj kaj la 1980-aj jaroj.

Pentti Linkola
Persona informo
Pentti Linkola
Naskonomo Kaarlo Pentti Linkola
Naskiĝo 7-an de decembro 1932 (1932-12-07)
en Helsinko
Morto 5-an de aprilo 2020 (2020-04-05) (87-jaraĝa)
en Sääksmäki, Valkeakoski
Lingvoj finna vd
Ŝtataneco Finnlando vd
Alma mater Helsingin Suomalainen Yhteiskoulu vd
Familio
Patro Kaarlo Linkola vd
Gefratoj Martti Linkola vd
Profesio
Okupo filozofoverkisto • ekologo • ornitologo • mediprotektulo • fiŝkaptistodisidento • eseisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Somere Linkola fiŝkaptis el remboato, kaj vintre li havis ĉevalon helpe de la fiŝkaptismo. Li fiŝkaptis ekzemple en Kuhmoinen el Päijänne kaj ekde 1978 en Sääksmäki el Vanajavesi.

En 1995 Linkola fondis la fondaĵon Luonnonperintösäätiö, kiu aĉetas naturstatan arbaron en Finnlando kaj medikonservadas ĝin.

Linkola havis klare specialan pozicion en finna diskutetoso: li ne estis kondamnita, kvankam li rekomendis terorismon, kun alia apogis meton mortigantan venenon en akveduktojn de urboj kaj en la jaro 2001 li tute grave ĝojis pri terorismo en Novjorko la 11-an de septembro. Estis taksita, ke Linkola estis preskaŭ certe nura aperte terorismon kaj diktaturon apoganta famulo en Finnlando. Tamen iuj diris, ke se li estus tute logika, li farus sinmortigon. Linkola diris, ke sinmortigoj ne estas malbonaj kaj li honoras ilin, kiuj elektas ĝin, sed li mem havis rajton vivi, ĉar li malhelpis mortigon de naturo. Saman argumenton Linkola, kiu havis diabeton kaj depresion, uzis por tio ke li mem uzis insulinon kaj depresimedicion. Li malamegis lestadianismon, ĉar ĝia kontraŭkoncipa malapogo kreskigas kvanton de homoj.

Lia patro Kaarlo Linkola kaj avo estis ligitaj al la Universitato de Helsinko. Li mem loĝis en Signilskär en Alanda Insularo, kie li faris ornitologian esploradon.[6] Kvankam li estis unu el la plej famaj ornitologoj de Finnlando, Linkola ĉesis sian esploran karieron por vivi kiel simpla fiŝkaptisto, ĉar tio pli kongruis kun lia idearo.[5] Li eniris en la Movadon Koijärvi kiu startis en 1979, sed liaj tendencoj estis tro radikalaj por la ĝenerala politiko de Verduloj.[7]

Linkola estis edzo en la jaroj 1961–1975. Linkola kaj lia eksa edzino havas du filinojn, unu nepinon kaj unu nepon. Linkola rakontis, ke lia edzino divorcis el li, ĉar fiŝo en Finnlando fariĝis malmultekosta, tiel kariera fiŝkaptado en Finnlando fariĝis pli ŝarĝa kaj lia edzino do deziris interŝanĝi ilian karieron sed Linkola volis daŭri la karieran fiŝkaptadon. Linkola ricevis juneco-versian diabeton 63-jara – li diris humure, ke li estis flatata.

En 2017 publikiĝis biografio de Linkola je la nomo Pentti Linkola – ihminen ja legenda (Riitta Kylänpää: "Pentti Linkola – la homo kaj la legendo").

Morto redakti

Linkola mortis hejme en urbo Valkeakoski en eksa komunumo Sääksmäki dormante la 5-an de aprilo 2020. Lia amikino Anneli Jussila trovis lin mortinta kaj rakontis, ke sur vizaĝo de mortinta Linkola estis kontenta mieno.

Verkoj redakti

  • Linkola, Pentti & Olavi Hilden: Suuri Lintukirja (La Granda Libro de Birdoj), eldonejo Otava, 1955, 1962.[1]
  • Linkola, Pentti: Isänmaan ja ihmisen puolesta: Mutta ei ketään vastaan, (Por la patrolando kaj popolo: Sed ne kontraŭ iu ajn). 4-a eldono. Helsinko: Suomen sadankomitealiitto, 1981 (origine publikigita 1960).[1]
  • Linkola, Pentti: Pohjolan linnut värikuvin: Elinympäristö. Levinneisyys. Muutto (Nordaj birdoj kun kolorbildoj: Vivejo. Distribuado. Migrado)
  • Linkola, Pentti: Unelmat paremmasta maailmasta (Sonĝoj de pli bona mondo). 4a eldono. Porvoo: WSOY, 1990.[1]
  • Linkola, Pentti: Toisinajattelijan päiväkirjasta (El la taglibro de disidento). Porvoo: WSOY, 1979. (En 1983 Premio Eino Leino.)[8]
  • Linkola, Pentti kaj Osmo Soininvaara: Kirjeitä Linkolan ohjelmasta (Leteroj el la programo de Linkola). Porvoo: WSOY, 1986.[9]
  • Linkola, Pentti: Johdatus 1990-luvun ajatteluun (Enkonduko al 1990a pensado). Porvoo: WSOY, 1989.[1]
  • Vilkka, Leena (eld.): Ekologiseen elämäntapaan (Al ekologia vivstilo): ĉefa artikolo. Helsinko: Yliopistopaino, 1996.[9]
  • Linkola, Pentti: Voisiko elämä voittaa (Ĉu vivo povus venki). Helsinko: Tammi, 2004.[10]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 "Luonnonsuojelija Pentti Linkola on kuollut". Yleisradio, la 5-an de aprilo 2020, alirita la 25-an de majo 2020.
  2. "Pentti Linkola 1932-2020: Äärimmäinen luonnonsuojelija ei säästänyt itseään – ihmisten vihaajaksi luultu erakko oli loistava seuramies". Iltalehti, la 5-an de aprilo 2020, alirita la 25-an de majo 2020.
  3. "Pentti Linkola kuoli kotonaan nukkuessaan, vielä viikko sitten hän osallistui kokoukseen, suunnitteli metsien suojelua – ja odotti, milloin linnut alkavat taas laulaa". Arkivigite je 2020-04-06 per la retarkivo Wayback Machine Aamulehti, la 5-an de aprilo 2020, alirita la 25-an de majo 2020.
  4. Mika LaVaque-Manty, "Arguments and fists: political agency and justification in liberal theory" (Argumentoj kaj pugnoj: politika agado kaj pravigo en liberala teorio), eldonejo Routledge, 2002, p. 159.
  5. 5,0 5,1 Harris, Paul G. (2009). "Environmental Change and Foreign Policy: Theory and Practice" (Media ŝanĝo kaj ekstera politiko: teorio kaj praktiko). eldonejo Routledge. p. 125. ISBN 9781134014811.
  6. Leikola, Anto (Decembro 2014). "LINKOLA, Pentti. Naturvårdare, fiskare, samhällskritiker". Biografiskt lexikon för Finland [sv]. Alirita la 25an de majo 2020.
  7. Luonnonsuojelija ja toisinajattelija Pentti Linkola on kuollut – menehtyi 87-vuotiaana (finne: "forpasis konservisto kaj disidento Pentti Linkola - en aĝo de 87 jaroj") Arkivigite je 2020-05-04 per la retarkivo Wayback Machine Kainuun Sanomat. Alirita la 25-an de majo 2020.
  8. Eino Leinon palkinto (finne). The Finnish Book Foundation (La Finna Libro-Fondaĵo). Arkivita el la originalo je 23a de oktobro 2014. Alirita 30a de januaro 2015. Arkivigite je 2014-10-23 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-10-23. Alirita 2020-05-25.
  9. 9,0 9,1 Pentti Linkola: Writings (verkaĵoj) PenttiLinkola.com (angle)
  10. Jotta ihminen voisi tyytyä ja luopua Arkivigite je 2020-04-06 per la retarkivo Wayback Machine Turun Sanomat

Literaturo redakti

  • Kämäräinen, Kauko: Linkola, oikeinajattelija (Linkola, prava pensulo). Tampereo: eldonejo Määrämitta ("Mezuro"), 1992.
  • Alén, Eero: Linkolan soutajan päiväkirja (Taglibro de remisto Linkola). Turku: eldonejo Sammakko, 2006 (Alén rakontas pri sia ŝtudolaboro kiel helpanto de Linkola 1994).
  • Turtiainen, Pekka: Kalastaja (Fiŝkaptisto). Sääksmäki: Voipaalan taidekeskus (arta centro Voipaala), 2015.
  • Kylänpää, Riitta: Pentti Linkola – ihminen ja legenda (Pentti Linkola - viro kaj legendo), 2017 (biografio).