Porvoo

komunumo en Finnlando

Porvoo (prononco [ˈpɔrvɔː]; svede Borgå [ˈbɔrgoː], "kastelrivereto") estas urbo kaj episkopejo ĉe la Finna golfo en suda Finnlando en provinco Uusimaa. Ĝia areo estas 663,71 km², el kio 9,30 km² estas kovrata per akvo. Porvoo estas dulingva, 64 procentoj de la loĝantoj parolas la finnan, 33 procentoj estas svedlingvaj. Porvoo estas episkopejo de svedlingva diocezo (diocezo de Borgå) de Finnlando. Ĝis 2009 ĝi apartenis al la gubernio Suda Finnlando, kaj ĝis 2010 ankaŭ al la tiutempa provinco Orienta Uusimaa, sed la 1-an de januaro 2011 tiu provinco estis nuligita kaj ligita al Uusimaa.

Porvoo
komunumourbo • dua-nivela administra teritoria unuo

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 06100
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 49 928  (2015) [+]
Loĝdenso 23 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 60° 24′ N, 25° 40′ O (mapo)60.39305555555625.663888888889Koordinatoj: 60° 24′ N, 25° 40′ O (mapo) [+]
Areo 2139,82 km² ( 213 982 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Porvoo (Finnlando)
Porvoo (Finnlando)
DEC
Porvoo
Porvoo
Situo de Porvoo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Porvoo [+]
vdr
Porvoon kaupunki - Borgå stad
Blazono Lokigo
Fondita 1346
Gubernio Suda Finnlando
Regiono Orienta Uusimaa
Administra komunumo Porvoo
Areo
- de kiu lando
663.71 km²
654.41 km²
Loĝantoj
- loĝdenseco
- ŝanĝo
47,778 (30.11.2007)
73.1 loĝ./km²
%
Urbeco 84.8%
Senlaboreco 8.3%
Oficialaj lingvoj finna, sveda
Urbestro Marcus Henricson
Retejo http://www.porvoo.fi

Historio redakti

Porvoo ricevis la urbajn rajtojn en la jaro 1346 de la sveda reĝo Magnus Erikson kaj tiel estas post Turku (svede „Åbo“) la dua plej aĝa urbo de Finnlando. Kiam en 1550 estis fondita Helsinki (svede „Helsingfors“), reĝo Gustavo Vasa ordonis al la civitanoj transloĝiĝi tien. La sekva malprogreso tamen daŭris nur ĝis 1579, kiam renoviĝis la urbaj privilegioj. 1708 rusoj detruis la urbon, kaj en la 19-a jarcento Porvoo iĝis sidejo de pluraj finnaj poetoj kaj artistoj. En 1809 en Porvoo okazos kunsido de Finnlanda parlamento, dum kiu la caro Aleksandro la unua promesis respekti la leĝojn de Finnlando kiam ĝi fariĝis parto de Rusa Imperio kaj el kio rezultis formiĝo de Grandduklando Finnlando.

En 1997 la urbo Porvoo kaj ĉirkaŭa Kamparana komunumo de Porvoo estis kunigitaj. La areo de la urbo kreskis de 19,4 km² al 663,7 km² kaj la loĝantaro de 20 000 ĝis pli ol 40 000.

Evoluo de la loĝantaro

Jaro Entute finnalingvaj svedlingvaj alilingvaj
1693 570
1740 1.600
1880 3.876 11,3 % 88,7 % 0 %
1900 5.035 26,5 % 73,4 % 0,1 %
1920 5.794 32,1 % 67,7 % 0,2 %
1930 6.391 34,5 % 65,3 % 0,2 %
1950 8.534 42,9 % 56,7 % 0,3 %
1960 11.875 45,3 % 54,7 % 0,1 %
1970 16.612 55,2 % 44,6 % 0,2 %
1980 19.070 59,5 % 40,3 % 0,2 %
1990 20.287 61,6 % 37,8 % 0,6 %
2000 44.969 63,5 % 34,2 % 2,3 %
2005 46.982 64,5 % 32,5 % 3,0 %
 
Porvoo ĉe la Porvoo-rivero


La mezepoke aspektaj buntaj lignodomoj kaj malvastaj stratetoj de la pitoreska malnova urbo (sub monumenta protekto) konstruiĝis plejparte nur post la incendio de 1760. La iama urbodomo de 1764 enhavas muzeon. Ĉarma ankaŭ estas la rufaj saltenejoj (el la 18-a jarcento) apud la bordo de la Porvoo-rivero. La katedralo de Porvoo, gotika konstruaĵo el la jaro 1418, reprezentas la rekonilon de la urbo per sia frontono el ruĝaj brikoj. Tiu katedralo estis parte detruita je la 29-a de majo 2006 pro fajrego. En Porvoo vivis la finnlanda nacia poeto Johan Ludvig Runeberg. En lia loĝdomo instaliĝis muzeo. Same tie agis la skulptisto Ville Vallgren.

En Porvoo ekzistas muzea fervojo Porvoon Museorautatie, kiu subtenas historiajn veturilojn de la Finna Ŝtata Fervojo.

Famuloj el la urbo redakti

Ĝemelaj urboj redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti